Alexandre Ledru-Rollin

Alexandre-Auguste LEDRU-ROLLIN (n. en Parizo la 2-an de februaro 1807 - m. en Fontenay-aux-Roses la 31-an de decembro 1874) estis franca juristo kaj politikisto.

Alexandre Ledru-Rollin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1807 (1807-02-02)
en Parizo
Morto 31-an de decembro 1874 (1874-12-31) (67-jaraĝa)
en Fontenay-aux-Roses
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Charlemagne
Subskribo Alexandre Ledru-Rollin
Familio
Patro Jacques-Philippe Ledru
Okupo
Okupo advokatopolitikistoĵurnalisto
vdr

Ledru-Rollin iĝis deputito en 1841 dum la Julia monarkio, kaj fondis gazeton titolitan La Réforme. Ledru-Rollin, fervora respublikisto, obtenis la ministrejon pri internaj aferoj en 1848, post la kreado de la Dua Respubliko. Li estis venkita de Louis-Napoléon Bonaparte en la sekva prezidenta baloto, kaj ekziliĝis al Anglio post la tumultoj de la 13-a de junio 1849.

Al Francio li revenis nur en 1871, post la naskiĝo de la Tria Respubliko. Kvankam li reiĝis deputito en 1871 kaj 1874, influon li ne plu havis. Ledru-Rollin estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise. La stacio Ledru-Rollin de la metroo de Parizo ricevis lian nomon.

Vidu ankaŭ redakti