Alexandru Vaida-Voevod
Alexandru Vaida-Voevod [aleksandru vajda vojevod] (hungara formo Vajda-Voevod Sándor) (27-an de februaro 1872 - 19-an de marto 1950) estis rumana politikisto, ministro pri internaj aferoj (1928-30), ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj (junio-oktobro de 1932 kaj februaro-novembro de 1933). Li estis en 1932 eĉ ministro pri eksteraj aferoj.
Alexandru Vaida-Voevod | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Alexandru Vaida-Voevod | |||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1872 en Bobâlna, ![]() | ||||
Morto | 19-an de marto 1950 (78-jara) en Sibiu | ||||
Tombo | kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo [#] | ||||
Religio | Rumana grek-katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | rumana [#] | ||||
Ŝtataneco | Rumanio • Aŭstrio-Hungario [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno [#] | ||||
Partio | Romanian National Party [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • kuracisto • politikisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis membro de la hungara parlamento kaj aliĝis al malgranda rumana nacia grupo de la parlamento (1906), kaj forte agadis kontraŭ la hungariga registara politiko. En oktobro de 1918, li proponis rezolucion por la parlamento, kiu deklaris memregan rajton de Transilvanio. En decembro de 1918, oni nomumis lin prezidanto de la transilvania regkonsilio - post malvenko de la centraj potencoj -, kiu deklaris unuiĝon de Rumanio kaj Transilvanio. Li aliĝis pli poste al la rumana delegitaro al la Pariza packonferenco.
Post kiam lia partio, la Nacia Partio sukcesis en la balotoj de novembro de 1919, li iĝis prezidanto de la koalicia registaro. Pro lia radikala agroreformo, reĝo Ferdinando per dekreto disvolvis la registaron en marto de 1920.
Komence de 1935 - pro la ekigita movado numerus valachicus - la partia gvidantaro abdikigis lin el prezidanta pozicio de Nacia Kamparana Partio de Transilvanio kaj Banato.
Poste li proksimiĝis al la faŝisma ideologio.