Alexis-domo (Arnstadt)

La Alexis-domo (germane: Alexishaus, Lindeneck) estas domo en Arnstadt, Alexisweg nr 2. Tie loĝis dum sia restado en la urbo la verkisto Willibald Alexis. Hodiaŭ troviĝas surloke moderna bankodomo.

La nuna aspekto de la nove sur la grundo de la Alexis-domo konstruita bankodomo.
Memorigtabulo pri la loĝado de Alexis, kun ortografia eraro.

Historio redakti

En 1852 decidis Alexis transloĝiĝi kelkajn monatojn dumjare al Arnstadt post kelkaj gajaj kaj restadoj en la kuraclokoj. Li konstruigis vilaon someran kiu finkonstruitis post 2 jaroj en 1854. Jam en 1856 Alexis venis definitive al Arnstadt.

En 1881 lia filino vendis la domon al la Kortega liveranto Friedrich Spittel. En 1893 la vilao alikonstruitis kiel kuracejo kun restoracio kaj dancsalono. Baloj, koncertoj, teatraj enscenejigoj kaj karnavalaĵoj okazis surloke.

En 1900 oni alkonstruis al la domo grandan manĝosalonon kaj vestgardejon. La kapacito sidloka estis tiam de 1200 lokoj. En 1912 Rosa Luxemburg faris surloke gravan paroladon por la Socialdemokratia Partio de Germanio antaŭ la Reichstag-balotoj, antaŭ pli ol 1000 homoj. En 1953 la tuto faratas kulturdomo por Fernmeldewerk Arnstadt, nomita poste RFT-Kulturhaus. Ĝis 1989 okazis nenombreblaj aranĝoj surloke: dancado, koncertoj ktp., ofte kun famaj artistoj (ekz. Herbert Roth, Eberhard Cohrs, Manfred Krug, Dean Reed).

Fino post 1990 kaj nova konstruo redakti

La domo iĝis sidejo de la karnavala klubo AKC. En 1991 la societo amikara Bürgerhaus Lindeneck e.V. fonditis por konservi la komplekson. En 1997 ĝin transprenis la urbo Arnstadt. Privata investanto establis surloke restoracion kun bierĝardeno. Post bankroto la domo estis denove neŭzata ĝis 2012. En 2011 la banko Erfurter Bank aĉetis la domon. Ĉar konservo de la originalaj muroj estus tro kara oni decidis malkonstrui la tuton kaj konstrui tute novan domon (2013-14).

Eksteraj ligiloj redakti