Alexis PIRON (naskiĝinta la 9-an de julio 1689 en Dijon, mortinta la 12-an de januaro 1773 en Parizo) estis franca verkistino.

Alexis Piron
Persona informo
Alexis Piron
Naskiĝo 9-an de julio 1689 (1689-07-09)
en Diĵono
Morto 21-an de januaro 1773 (1773-01-21) (83-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Aimé Piron vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • poeto-juristo • chansonnier • verkisto vd
Verkado
Verkoj Q22248997 ❦
Q3211021 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Piron

Vivo redakti

Estante filo de la en burgunda dialekto verkinta verkisto kaj apotekisto Aimé Piron (mortinta en 1721) li studis en Dijon jursciencojn. En 1719 li iris Parizon kaj verkis por scenejoj plurajn teatraĵojn (operojn komikajn, komediojn, tragediojn). El ili furoras ĝis hodiaŭ la forme kaj enhave brilanta verko »La métromanie« (1738). Li estis ege timata kiel skribinto de sarkasmaj kaj spritaj epigramoj (i.a. surtombŝtona eksribo por Jobelin, t.e. la gramatikisto Abbé d'Olivet).

Kontraŭ la Franca Akademio, kies membro li ne rajtis iĝi lau ordono de reĝo Ludoviko la 15-a pro certa odo el junulaj jaroj, ekzistas jena surskribaĵo: »Cit gît Piron, qui ne fut rien, / Pas même académicien.« (Traduko: Tie ĉi kuŝas Piron kiu estis malgravulo, eĉ ne Akademiano.)

Liajn verkojn unuafoje eldonis Rigoley de Juvigny (Paris 1776 kaj 1800, 16 volumoj kune); suplementaĵo estis »Œuvres inédites« de Bonhomme (1859).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 904, kio legeblas tie ĉi interrete.