Alexis de Tocqueville

Franca politika filozofo kaj historiisto

Alexis Charles Henri Clérel De TOCQUEVILLE [alɛksi ʃaʁl ɑ̃ʁi kleʁɛl də tɔkvil] (naskiĝis la  29-an de julio 1805(nun 1805-07-29) en Verneuil-sur-Seine (Île-de-France), mortis la 16-an de aprilo 1859 en Cannes) estis franca politika filozofo kaj historiisto.

Alexis de Tocqueville
Persona informo
Naskonomo Alexis-Charles-Henri Clérel de Tocqueville
Naskiĝo 29-an de julio 1805 (1805-07-29)
en Parizo
Morto 16-an de aprilo 1859 (1859-04-16) (53-jaraĝa)
en Cannes
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tocqueville
Lingvoj franca
Loĝloko Château de Tocqueville
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo • Lycée Fabert
Familio
Patro Hervé Clérel de Tocqueville
Patrino Louise Le Peletier de Rosanbo
Frat(in)oj Hippolyte Clérel de Tocqueville • Édouard de Tocqueville
Edz(in)o Mary Mottley Tocqueville
Okupo
Okupo filozofopolitikistoverkistosociologojuristohistoriisto
Verkoj Pri la Demokratio en Usono
The Old Regime and the Revolution
vdr
Karikaturo, Honoré Daumier, 1849.
Alexis de Tocqueville, pentraĵo de Théodore Chassériau, 1850
La Fabert Lernejo en Metz, tie Tocqueville studis dum la jaroj 1817 ĝis 1823
Tocqueville en la jaro 1851 partoprenis en la Komisio de la Nacia Asembleo pri la ŝanĝoj en la Konstitucio.

Vivo redakti

Post kiam Tocqueville finis sian studadon de jurscienco, li iĝis juĝisto en 1826 en Versailles. En 1831 komisiis lin la registaro studi la juran sistemon kaj la punadon en Usono.

El la spertoj dum la vojaĝo rezultis lia fama verkaĵo De la démocratie en Amérique (pri Demokratio en Ameriko en du volumoj, eldonitaj en Parizo). La unua volumo aperis en januaro de 1835 en sub 500 ekzempleroj, sed jam junie aperis la dua eldono. La 8-a eldono aperis la 20-an de aprilo de 1840 en la franca kaj angla kaj entenas la duan volumon de liaj esploroj.

De la démocratie en Amérique priskribas la demokration en kunteksto de la civila socio. La libro ricevas en 1836 la premion Montyon de la Franca Akademio, kies ano li iĝis en 1841.

Inter 1839 kaj 1848, Alexis de Tocqueville apartenis kiel parlamentano al la modera opozicio. Post la Revolucio de 1848, li batalis kontraŭ la socialismo kaj apogis la monarkion. Kiel ano de la leĝodona asembleo, li transprenis en 1849 eksteraferan oficon. Li retiriĝis, kiam Napoleono la 3-a trofortiĝis.

Kiel lasta defendanto de la parlamentismo, li opoziciis forte kontraŭ la prezidenta politiko. Li estis arestita la 2-an de decembro de 1851. Li poste retiriĝis al la privata vivo.

Tocqueville-efekto redakti

La Tocqueville-efekto priskribas fenomenon el la verko De la démocratie en Amérique pri la sociologio (socia psikologio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti