Alfbach (Prüm)

La rivereto Alfbach estas 22,3 km longa, orografie dekstra alfluanto de la rivereto Prüm en la rejnland-palatinata distrikto Bitburg-Prüm (Germanujo).

AlfbachRIVER-SISTEMO: Rejno
Bazaj informoj
Situo Ejfelo, Rejnlando-Palatinato,

Germanujo

Longeco 22,254 km
Fluo
Fonto nordoriente de Buchet
- Alteco super marnivelo 631 m
Enfluejo okcidente de Pronsfeld ein la riveron Prüm
- Alteco 365 m
Geografio
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

RiveriroRedakti

La Alfbach fontas en la Schneifel sur alteco de 631 m. La fonto situas ĉe la norda deklivo de la monto Schwarzer Mann (alteco 697,8 m) ĉirkaŭ tri kilometeroj nordoriente de Halenfeld sur la teritorio de la komunumo Buchet.

La rivereto unue fluas en sudokcidenta direkto al Halenfeld, tie ĝin alfluas ĝia ĉefa alfluanto, nome la rivereto Donsbach, turnas sin al sudo ĝis Buchet, por poste daŭrigi sian vojon al sudoriento tra Bleialf. Apud Großlangenfeld ĝi denove ŝanĝas sian direkton al la sudo kaj subfluas apud la muelejo “Hauscheider Mühle” la A60. Poste la rivereto daŭrigas sian vojon al sudoriento. Poste la Alfbach enbuŝiĝas okcidente de Pronsfeld sur alteco de 365 m venanta de nordo en la rivereton Prüm.

Akvokolekta areoRedakti

La Alfbach deakvigas areon de 55,693 km² trans Prüm, Sauer, Mozelo kaj Rejno al la Norda Maro.

AlfluantojRedakti

  • „Mombach“ maldekstre, nordoriente de Halenfeld
  • „ Steinbach“maldekstre apud Niederlascheid
  • „Üchenbach“ maldekstre, sude de Bleialf
  • „Eisbach“, maldekstre, okcidente de Brandscheid
  • „ Vierenbach" maldekstre oriente de Habscheid
  • „ Schinnbach" maldekstre, oriente de Habscheid
  • „Schwarzbach“ maldekstre , sudoriente de Habscheid
  • „Donsbach“ dekstre, en Halenfeld
  • „Dürenbach“ dekstre, en Bleialf
  • „Sonnenbach", dekstre sude de Bleialf
  • „Waleschbach“; rechts sudokcidente de Bleialf
  • „Lautersbach“ dekstre
  • „Katzenbach“, dekstre, apud Großlangenfeld
  • „Tunenbach“, dekstre, nordoriente de Habscheid
  • „Hollbach“, dekstre, nordoriente de Habscheid
  • „ Paulsgraben“ ,dekstre, oriente de Habscheid
  • „Waldgraben“, dekstre, oriente de Habscheid
  • „Bosborn“ dekstre, sudoriente de Habscheid