Alfons Beckers

flandra esperantisto
(Alidirektita el Alfons J. BECKERS)

Pastro Alfons BECKERS naskiĝis la 15-an de decembro 1908 en Beringen, mortis la 18-an de januaro 1994 en Heusden. Jam en 1923 kiel 15-jara knabo li lernis Esperanton; en 1930 li aliĝis al Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista per la flandra sekcio (FUKE), kies religia konsilanto li fariĝis en 1935, la saman jaron en kiu li sacerdotiĝis kaj fariĝis profesoro en instruista seminario. Tie li ankaŭ gvidis plurajn Esperanto-kursojn, ĝis en 1947 li fariĝis vikario en Overpelt; en 1956 paroĥestro en Kwaadmechelen, kie li devis konstrui novan preĝejon. Siajn unuajn IKUE-kongresojn li partoprenis en Ljubljano kaj Antverpeno. Post la milito la jam altaĝa prezidanto Petrus Heilker petis lin fariĝi nova prezidanto; Beckers rifuzis. Sed en 1946 (precize la unuan de majo kaj dum tri tagoj Heilker kaj de Jong priparolis la staton de IKUE kaj EK: je la fino Beckers estis elektita vicprezidanto de IKUE, por anstataŭigi la mortintan f-inon Marie Larroche; tasko, kiun oni konfirmos dum la internacia Konferenco de IKUE en Drakenburgh (1947). Dum la IKUE-kongreso en Romo (1950) Beckers farigis aganta Prezidanto. En la posta Kongreso (Munkeno 1951) oni forigis tiun provizorecan "aganta" kaj Beckers restis prezidanto ĝis 1966. En 1965 li estis elektita ankaŭ komitatano de UEA.

Alfons Beckers
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1908
en Beringen
Morto 18-an de januaro 1994
en Heusden
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco flandra
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923
vdr

Kiel Prezidanto de IKUE Beckers estis vere nelacigebla, kaj lia entuziasmo kaj laboremo kunaktivigis multajn validajn personojn; ni menciu kelkajn eventojn: nova Statuto, kontrakto kun UEA por ke IKUE estu kunlaboranta faka asocio, revigligo de Espero Katolika, serio de Kristana Kulturo (kajeroj kun ekleziaj dokumentoj kaj pri religiaj temoj), la Eŭkaristiaj Esperanto-Mondkunvenoj, beno de Johano la 23-a, felietona apero en EK de la Esperanto-traduko de la Nova Testamento, propono havigi latinlingvan varban leteron al la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio, aŭdienco ĉe Papo Paŭlo la 6-a, anonco (en 1966), ke la Papo permesos esperantlingvajn legaĵojn kaj preĝadon de la fideluloj en la sankta Meso, ktp.

Dum pli 15 jaroj seninterrompe Pastro Beckers estis Prezidanto de IKUE. Pro siaj multaj taskoj, interalie en sia paroĥo, li devis rezigni je rekandidatiĝo en 1966, okaze de la 31-a IKUE-kongreso en St. Gallen. La svisa kongreso, laŭ propono de la ĝenerala sekretario, Flammer, lin elektis Honora Prezidanto, unuanime. Dum la postaj jaroj li daŭre subtenis IKUE'n per konsiloj kaj laboro. Li zorgis interalie pri la reto de la Landaj Reprezentantoj. Oni povis renkonti lin ofte ĉe IKUE- kaj Universalaj Kongresoj: lia lasta UK estis tiu en Vieno.

Nekrologoj redakti

Nekrologoj aperis en la revuo Esperanto (aprilo 1994, p. 80, kelklinia) kaj Espero Katolika (1994 1-5, p. 6-7; ĝi estis la precipa bazo de ĉi tiu artikolo).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Slipoj kun biografioj pri belgaj esperantistoj, [1965-1970], FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-267
  2. Dosiero Esperanto-grupo "La Kreskanta Stelo" en Loveno, FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-245

Eksteraj ligiloj redakti