Alfonz Anker

Alfonz Anker, laŭ hungarlingve kutima nomordo Anker Alfonz estis hungara genetikisto, bredisto, oficiro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kismartoni [kiŝmartoni].

Alfonz Anker
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1925 (1925-08-08)
en Budapeŝto
Morto 1-an de novembro 1979 (1979-11-01) (54-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo genetikisto
vdr

Alfonz Anker[1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1925 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de novembro 1979 en Kaposvár.

Biografio redakti

Alfonz Anker maturiĝis en armea mezlernejo en Pécs, poste li akiris diplomon en milita akademio en Budapeŝto en 1944. Li iĝis leŭtenanto, poste li devis iri al nazia Germanio. En la sekvanta jaro li estis militkaptito ĝis 1947. Dum hejmenveno li pasis jaron en Vieno, kie li estis rajdisto de la hispana ĉevalaro. En la 1950-aj jaroj li laboris ĉe pluraj ĉevalaroj en Hungario, poste pli mallonge okupiĝis pri bredadoj de porkoj, ŝafoj kaj kortobirdoj. De 1962 ĝis sia morto li instruis en Universitato de Kaposvár (pli frue altlernejo). Libertempe li okupiĝis pri leterkolomboj. Li ricevis premion en 1976. Lia edzino naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A KA-HYB sertéstenyésztő üzemek termelési eredményei (1972)
  • A repülő keresztrejtvény (1972, 1996)
  • A KA-HYB nemesítési metodikája (1973)
  • A sertések genetikája, tenyésztési eljárások értékelése a hibridizáció tükrében (1977)
  • Genetika a lótenyésztésben (studenta lernolibro)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti