Malfermi la ĉefan menuon

Alfréd Romwalter [romvalter], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Romwalter Alfréd estis hungara kemiisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1941).

Alfréd Romwalter [1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1890 en Sopron. Li mortis la 7-an de septembro 1954 en Sopron.

BiografioRedakti

Alfréd Romwalter ricevis diplomojn en Universitato de Budapeŝto en 1912 kaj 1913. Li ekinstruis en Budapeŝto, poste en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). En 1920 li revenis al sia naskiĝurbo por instrui, ekde 1928 li instruis en la ĉeflernejo. Li okupiĝis precipe pri la karbono. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Ásványszénkémia - manuskripto por studentoj
  • Darabos faszénpótlék előállítása fahulladékból
  • Római korú sajtolt üveg Sopronból

FontojRedakti