Alfred Daniel Williams King

Alfred Daniel Williams King (30a de julio 193021a de julio 1969), konata kiel A. D. King, estis la pli juna frato de Martin Luther King, la fama estro de la Afrikusona Civilrajta Movado. A. D. King estis kiel sia patro kaj frato baptisma ministro kaj aktivulo por civilaj rajtoj. Kvankam dekomence ĉirkaŭ 20a jaro li ne sekvis la eklezian vojon de la familio, poste li helpis sian patron kaj eniris en eklezio. Ĉirkaŭ 1960 li kunlaboris en la aktivismo por civilaj rajtoj kun sia frato. En 1963 en Birmingham (Alabamo) li ludis gravan rolon en la lukto de nigruloj kontraŭ rasismo ĉefe direktante ilin al neperforto.

Alfred Daniel Williams King
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1930 (1930-07-30)
en Atlanta
Morto 21-an de julio 1969 (1969-07-21) (38-jaraĝa)
en Atlanta
Mortokialo drono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Morehouse
Familio
Patro Martin Luther King
Patrino Alberta Williams King
Frat(in)oj Martin Luther KingChristine King Farris
Infano Alveda King
Okupo
Okupo pastro
vdr

En lastaj jaroj li suferis pro depresio kaj alkoholismo. La 21an de julio, 1969, naŭ tagojn antaŭ sia 39a naskotago, A. D. King estis trovita mortinta en naĝejo hejme. La kaŭzo de lia morto estis listita kiel akcidenta dronado.[1][2][3]

Referencoj redakti

  1. "The Rev. A. D. Williams King", Time, 1969-08-01. Kontrolita 2007-11-01. Arkivigite je 2008-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-14. Alirita 2014-07-22.
  2. "Introduction in Papers", Introduction in Papers 1:26; 43.. Kontrolita 2007-11-01.
  3. "Daddy King", King, Sr., with Riley. Kontrolita 2007-11-01.

Vidu ankaŭ redakti