Alfred Gercke

germana klasika filologo (1860-1922)

Karl Friedrich August Alfred GERCKE (naskiĝinta la 28-an de marto 1860 en Hanovro, mortinta la 26-an de januaro 1922 en Vroclavo) estis germana klasika filologo.

Alfred Gercke
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1860 (1860-03-20)
en Hanovro, Prusio
Morto 26-an de januaro 1922 (1922-01-26) (61-jaraĝa)
en Breslaŭo, Germana Regno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoBonna universitato
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr
Titolo de Einleitung in die Altertumswissenschaft („Gercke-Norden“)

Vivo redakti

Gerko komencis siajn studojn (1880-83) ĉe la Bonna universitato, ĉefe ĉe Hermann Usener, Franz Bücheler kaj Reinhard Kekulé von Stradonitz antaŭ iro al Berlino en 1883 por plustudi ĉe Hermann Diels. Sed li revenis al Bonno kie li doktoriĝis en marto 1885 kaj akiris en novembro la licencon pri gimnazia instruado. Inter 1886 kaj 1888 li estis instruisto ĉe Luiza gimnazio en Berlino kaj habilitiĝis en 1890 ĉe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff en Göttingen. Tie li restis ĝis 1893 privatdocentece kaj komisiitis en 1893-95 pri intertempa profesora anstataŭigo en la universitato de Kenigsbergo. En 1895 Gercke iĝis eksterorda, en 1896 orda profesoro en la universitato de Greifswald kie li estis rektoro en 1908/09. En la universitato de Breslaŭo Gercke estis orda profesoro ekde 1909 (kie li rektoris en 1920/21).

Graveco redakti

Liaj fokusoj koncentriĝis antaŭ ĉio pri la historio de greka filozofio kaj aparte ankaŭ de helenisma filozofio kaj Seneko la pli juna. Jam lia disertaĵo por kiu li kolektis la fragmentojn de la krizipa verko Πεϱὶ εἱμαϱμένης kaj Πεϱὶ πϱονοίας estis teme simila. El tio fruktodone estiĝis lia artikolo pri Aristotelo por la Pauly-Wissowa Realenzyklopädie (RE), la eldono de la teofrasta Πεϱὶ πυρός (aldonitaĵo al la prelegkatalogo por Greifswald, 1896), la verko Senecastudien (1895) kaj la unua science bazita teksteldono de la seneka verko Quaestiones naturales (1907).

Li strikte scienca okupiĝo pri la t.n. homera aŭtoridentecdemando kaj studoj pri Vergilio (Die Entstehung der Aeneis, 1913) fine ne gajnigis verajn rezultojn. Lia (re)nomo estos por ĉiam atribuita al la superrigarda enkonduko pri antikvo-studado Einleitung in die Altertumswissenschaft kiun li verkis kune kun Eduard Norden, iama kolego el la tagoj de Greifswald, kaj kun apogo de aliaj fakuloj ekde 1908. La duan (1908) kaj trian eldonon (1927) ne plu kunprizorgis Norden; la finiĝo de la tria ankaŭ sukcesis nur post la morto de Gercke.

El la inkita plumo de Gercke elfluis krome la kontribuaĵoj Methodik (1910, dua eldono 1912) kaj Geschichte der Philosophie (1908/09, dua en 1912, tria en 1922): temis ĉi-tie pri fruktoj de ekskluzive propra kaj longjara esplorado.

Honoroj redakti

  • Geheimer Regierungsrat
  • koresponda membro ĉe Deutsches Archäologisches Institut

Aliaj verkoj redakti

  • Alexandrinische Studien I, II, ĉe: Rhein. Mus. 42/1887, p. 262-275; 44/1889, p. 127-150, 240-257
  • Über den Ursprung der aristotelischen Kategorien, ĉe: Archiv f. Geschichte der Philosophie 4, 1891, p. 424-41
  • Der δεύτερος λόγος des Lukas und die Apostelgeschichte, ĉe: Hermes 29/1894, p. 375-392
  • Die Überlieferung des Diogenes Laertios, ĉe: Hermes 37/1902, p. 401-434
  • Zur Geschichte des ältesten griechischen Alphabets, ĉe: Hermes 41/1906. p. 540-561
  • Platons Gorgias, 1897
  • Sokrates bei Plato, ĉe: Neue Jbb. f. d. klassische Altertum 1/1898, p. 585-594
  • Die Analyse als Grundlage der höheren Kritik, ĉe: Neue Jbb. f. d. klassische Altertum 7, 1901, p. 1-22, 81-112;
  • Telegonie und Odyssee, ĉe: Neue Jbb. f. d. klassische Altertum, 1905, p. 319-333
  • Die Einnahme von Oichalia, ĉe: Neue Jbb. f. d. klassische Altertum, p. 400-09;
  • Eine Niederlage des Sokrates, ĉe: Neue Jbb. f. d. klassische Altertum 41, 1919, p. 145-91
  • Griechische Literaturgeschichte, 1898 (tria eldono 1911)
  • De quibusdam Laertii Diogenis auctoribus, 1899
  • Studia Annaeana (aneksitaĵo je la prelegarkatalogo de la greifswald-a altlernejo, 1900)

Fonto redakti

  • Baader, Gerhard: "Gercke, Alfred" ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 258 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti