Alfred North Whitehead

angla filozofo

Alfred North Whitehead BMO kaj RSL (15-a de Februaro 1861 – 30a de Decembro 1947) estis angla matematikisto kaj filozofo. Li estas plej bone konata kiel grava figuro de la filozofia skolo konata kiel "proceza filozofio",[1] kiu nuntempe trovis aplikadon al ampleksa vario de fakoj, kiel ekologio, teologio, edukado, fiziko, biologio, ekonomiko, kaj psikologio, inter aliaj areoj.

Alfred North Whitehead
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1861 (1861-02-15)
en Ramsgato
Morto 30-an de decembro 1947 (1947-12-30) (86-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Trinity College Chapel
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Trinity College • Lernejo Sherborne • Universitato de Kembriĝo
Subskribo Alfred North Whitehead
Familio
Frat(in)o Henry Whitehead
Edz(in)o Evelyn Ada Maud Rice Willoughby-Wade
Infano Thomas North Whitehead
Parencoj John Henry Constantine Whitehead
Okupo
Okupo filozofo • matematikisto • fizikisto • teologo • verkisto • logikisto
Verkoj Principia Mathematica
Procezo kaj Realo
vdr

En la komenco de sia kariero Whitehead verkis ĉefe pri matematiko, logiko, kaj fiziko. Lia plej elstara verko en tiuj fakoj estas la tri-voluma Principia Mathematica (1910–1913), kiun li verkis kun iama studento Bertrand Russell. Principia Mathematica estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la 20-a jarcento pri matematika logiko, kaj estis rangigita la 23a en listo de la 100 pintaj angla-lingvaj nefikciaj libroj de la 20-a jarcento fare de publikigejo Modern Library.[2]

Dekomence en la fino de la 1910-aj kaj komenco de la 1920-aj jaroj, Whitehead laŭgrade turnis sian atenton el matematiko al la filozofio de scienco, kaj finfine al metafiziko. Li disvolvigis kompletan metafizikan sistemon kiu radikale eliris el plej el la Okcidenta filozofio. Whitehead argumentis, ke realo konsistas el okazaĵaj procezoj pli ol el materiaj objektoj, kaj ke procezoj estas plej bone difinitaj per siaj rilatoj kun aliaj procezoj, tiel malakceptante la teorion ke realo estas fundamente konstruita de materialo kiu ekzistas sendepende unu de alia.[3] Nuntempe la filozofiaj verkoj de Whitehead – partikulare Process and Reality – estas konsiderataj kiel fondaj tekstoj de proceza filozofio.

La proceza filozofio de Whitehead argumentas, ke "estas urĝo veni vidi la mondon kiel reto de interilataj procezoj kiuj estas integraj partoj, tiel ke niaj elektoj kaj agoj havas konsekvencojn por la mondo ĉirkaŭ ni."[3] Pro tio, unu el la plej promesplena aplikaĵo en la pensaro de Whitehead en ĵusaj jaroj okazis en la areo de ekologia civilizacio kaj primedia etiko pionirita de John B. Cobb.[4][5]

Verkoj redakti

  • A Treatise on Universal Algebra. Cambridge: Cambridge University Press, 1898. ISBN 1-4297-0032-7. Disponebla rete en: [5] Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  • The Axioms of Descriptive Geometry. Cambridge: Cambridge University Press, 1907.[6] Disponebla rete en: [6].
  • Kun Bertrand Russell. Principia Mathematica, Volumo I. Cambridge: Cambridge University Press, 1910. Disponebla rete en: [7][rompita ligilo] Vol. 1.[7][8][9]
  • An Introduction to Mathematics. Cambridge: Cambridge University Press, 1911. Disponebla rete en: [8]. Vol. 56 de la serio Great Books of the Western World.
  • Kun Bertrand Russell. Principia Mathematica, Volumo II. Cambridge: Cambridge University Press, 1912. Disponebla rete en: [9].
  • Kun Bertrand Russell. Principia Mathematica, Volumo III. Cambridge: Cambridge University Press, 1913. Disponebla rete en: [10].
  • The Organization of Thought Educational and Scientific. London: Williams & Norgate, 1917. Disponebla rete en: [11].
  • An Enquiry Concerning the Principles of Natural Knowledge. Cambridge: Cambridge University Press, 1919. Disponebla rete en: [12].
  • The Concept of Nature. Cambridge: Cambridge University Press, 1920. Disponebla rete en: [13].
  • The Principle of Relativity with Applications to Physical Science. Cambridge: Cambridge University Press, 1922. Disponebla rete en: [14].
  • Science and the Modern World. New York: Macmillan Company, 1925. Vol. 55 de la serio Great Books of the Western World.
  • Religion in the Making. New York: Macmillan Company, 1926.
  • Symbolism, Its Meaning and Effect. New York: Macmillan Co., 1927.
  • Process and Reality: An Essay in Cosmology. New York: Macmillan Company, 1929.
  • The Aims of Education and Other Essays. New York: Macmillan Company, 1929.
  • The Function of Reason. Princeton: Princeton University Press, 1929.
  • Adventures of Ideas. New York: Macmillan Company, 1933. Ankaŭ Cambridge: Universidad de Cambridge Press, 1933.
  • Nature and Life. Chicago: Universidad de Chicago, Press, 1934.
  • Modes of Thought. New York: MacMillan Company, 1938.
  • "Mathematics and the Good." En The Philosophy of Alfred North Whitehead, Paul Arthur Schilpp, 666–681. Evanston and Chicago: Northwestern University Press, 1941.
  • "Immortality." En The Philosophy of Alfred North Whitehead, Paul Arthur Schilpp, 682–700. Evanston and Chicago: Northwestern University Press, 1941.
  • Essays in Science and Philosophy. Londono: Philosophical Library, 1947.
  • Kun Allison Heartz Johnson, eld. The Wit and Wisdom of Whitehead. Boston: Beacon Press, 194

Referencoj redakti

  1. David Ray Griffin, Reenchantment Without Supernaturalism: A Process Philosophy of Religion (Ithaca: Cornell University Press, 2001), vii.
  2. "The Modern Library's Top 100 Nonfiction Books of the Century", laste modifita la 30an de Aprilo 1999, The New York Times, alirita la 21an de Novembro 2013, https://www.nytimes.com/library/books/042999best-nonfiction-list.html.
  3. 3,0 3,1 C. Robert Mesle, Process-Relational Philosophy: An Introduction to Alfred North Whitehead (West Conshohocken: Templeton Foundation Press, 2009), 9.
  4. Philip Rose, On Whitehead (Belmont: Wadsworth, 2002), preface.
  5. Cobb, John B., Jr.. (2018) Putting Philosophy to Work: Toward an Ecological Civilization. Process Century Press. ISBN 978-1940447339.
  6. F.W. Owens, "Review: The Axioms of Descriptive Geometry de A. N. Whitehead", Bulletin of the American Mathematical Society 15 (1909): 465–466. Disponebla rete en [1].
  7. James Byrnie Shaw, "Review: Principia Mathematica de A. N. Whitehead kaj B. Russell, Vol. I, 1910", Bulletin of the American Mathematical Society 18 (1912): 386–411. Disponebla rete en [2].
  8. Benjamin Abram Bernstein, "Review: Principia Mathematica de A. N. Whitehead kaj B. Russell, Vol. I, Second Edition, 1925", Bulletin of the American Mathematical Society 32 (1926): 711–713. Disponebla rete en [3].
  9. Alonzo Church, "Review: Principia Mathematica de A. N. Whitehead kaj B. Russell, Volumes II and III, Second Edition, 1927", Bulletin of the American Mathematical Society 34 (1928): 237–240. Disponebla rete en [4].