Alfred Schauhuber

aŭstra verkisto

Alfred Michael SCHAUHUBER [ŜAŬhuber] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1896 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj industria oficisto. Krom per kursoj, artikoloj, kelkaj tradukaĵoj, li kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Schauhuber tiel:

Alfred Schauhuber
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1896 (1896-04-08) (128-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sunajn pejzaĝojn apenaŭ havas la regno de poeto Schauhuber. Vespero, krepusko, arĝenta lumo de l' milda Luno - jen ĝiaj ĉefaj elementoj. Malĝojo estas la elsonora kordo de lia liro, sed tiu ĉi malĝojo estas tiel serene trankvila, ke ĝi estas preskaŭ gajo. Ne pseŭdoromantika trubaduro, sed viro parolas en tiuj ĉi versoj, viro kun klasike ekvilibrita, preskaŭ pagana kvieto. Liaj odoj pri la "Arĝenta Luno" plej klare montras sian kapablon ensorĉi la leganton en la trankvilan serenon de sia imperio. La luna Nokto. Kaj kiel certmane pentrita, monumentala bildo estas la "Ruino en la arbaro", kiel li povas en ĝi sentigi centoble pli ol kiom li diras! Oni devas por si konkeri tiun ĉi unukordan lirikon, sed konkerite ĝi restos daŭra rememoro.

Eksteraj ligiloj redakti