Alfred Sisley (naskiĝis la  30-an de oktobro 1839(nun 1839-10-30) en Parizo, mortis la 29-an de januaro 1899 en Moret-sur-Loing) estis franca-brita impresionisma pentristo.

Alfred Sisley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1839 (1839-10-30)
en Parizo
Morto 29-an de januaro 1899 (1899-01-29) (59-jaraĝa)
en Moret-sur-Loing
Mortokialo laringa kancero
Tombo Moret-sur-Loing
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoFrancio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Subskribo Alfred Sisley
Familio
Patro William Sisley
Frat(in)o Aline-Frances Sisley
Edz(in)o Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec
Amkunulo Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec
Infanoj Jeanne Sisley • Pierre Sisley
Parencoj Jean Sisley
Jean Sisley
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • litografisto • vidartisto
Verkoj L'Inondation à Port-Marly
Le chemin de la Machine, Louveciennes
La Place du Chenil à Marly, effet de neige
vdr

Biografio redakti

 
Alfred Sisley en 1882

De anglaj gepatroj, li estis sendita al Anglio por lerni la lingvon kaj fari studojn de komerco, male al liaj artistaj deziroj. Li tre ŝatis pentradon kaj eniris en la studion de Charles Gleyre kie li konatiĝis kun Pierre-Auguste Renoir kaj Frédéric Bazille. La Francia-Prusia Milito de 1870 ruinigis lian familion kaj devigis Sisley foriri al Londono. Li tiam decidis fariĝi pentristo. En 1874 li ekspoziciis en la unua ekspozicio de impresionistoj kaj li daŭrigis en 1876, 1877 kaj 1882.

Sisley estis eminenta pejzaĝisto, kio distingis lin de liaj impresionistaj kolegoj per la decidiga interveno en liaj pentraĵoj de la plej nepeseblaj elementoj: akvo, neĝo, ĉielo, nebulo, tiamaniere ke li estis konsiderata, kune kun Claude Monet, kiel unu el la plej puraj impresionistoj. Inter 1872 kaj 1880 li faris la plejbonon de sia produkto: pejzaĝoj de granda spontaneco de la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, de Marly, Louveciennes, Bougival, Sèvres, Saint-CloudMeudon.

Sisley neniam atingis la renomon de la plejparto de siaj impresionistaj kunuloj kaj vivis en mizero ekde kiam li ĉesis ricevi monhelpon de sia familio. Tiu situacio okazis pro la sinko de la familia negoco en 1871. Li mortis same kiel li vivis, en malriĉeco, antaŭ ol povi konstati kiel siaj pentraĵoj, kiujn en angoraj momentoj de malhavo li vendis je mokindaj prezoj, iom antaŭ sia morto komencis esti aprezataj de la kritiko kaj de la publiko kaj atingis altajn valorojn en la arta merkato.

Verkoj redakti

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred Sisley en la hispana Vikipedio.