Alfred Russel Wallace

brita geografo kaj antropologo
(Alidirektita el Alfred Wallace)

Alfred Russel WALLACE (kelkfoje esperantigita: Alfred Rasel Ŭalas'; naskiĝis la 8-an de januaro 1823 en Usk, Monmouthshire, Kimrio; mortis la 7-an de novembro 1913 en Broadstone, Dorset, Anglio) estis brita naturisto, esploristo, kaj biologo. Li estas konata pro sendepende ellabori la teorion de evolucio per natura selektado. Wallace faris ampleksan kampan laboron, identigis la faŭnan disigon nomitan la Wallace Linio, kaj estis konsiderita la plej elstara spertulo de la 19-a jarcento pri la geografia distribuado de bestospecioj, igante kelkajn nomi lin la patro de biogeografio, aŭ pli specife de zoogeografio.

Alfred Russel Wallace
Persona informo
Alfred Russel Wallace
Naskiĝo 8-an de januaro 1823 (1823-01-08)
en Usk
Morto 7-an de novembro 1913 (1913-11-07) (90-jaraĝa)
en Broadstone
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Birkbeck, Universitato de Londono • Lernejo Richard Hale vd
Subskribo Alfred Russel Wallace
Familio
Patro Thomas Vere Wallace vd
Patrino Mary Anne Greenell vd
Edz(in)o Annie Mitten vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo matematikisto • biologo • esploristo • antropologo • zoologo • natursciencisto • aktivisto kontraŭ vakcinoj • ornitologo • entomologo • geografoabelistobotanikisto • mondovojaĝisto • verkisto • zoologia kolektisto • botanika kolektisto vd
Laborkampo biogeografioevolucionaturalismobiologiogeografio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raporto pri liaj studoj en Sudorienta Azio, titolita The Malay Archipelago, estis publikigita en 1869. Specife li laboris pri averta haŭta kolorigo ĉe bestoj, kaj pri plifortikigo [1], nome maniero kiel natura selektado povus kontribui al speciĝo instigante barojn kontraŭ hibridiĝo. Li ankaŭ estis socia aktivulo, kritika de la socia kaj ekonomia sistemo de 19-a jarcenta Britio. Li estis unu el la unuaj eminentaj sciencistoj se temas pri voĉigi zorgojn super la media efiko de homa aktiveco.

Vivo kaj kariero redakti

Li konatiĝis kiel instruisto (1844–45) kun Henry Walter Bates, kiu direktis lian atenton al la insektoj. Ili partoprenis kune en ekspedicio en la Amazonio (1848). Wallace aperigis en 1853 la libron A Narrative of Travels on the Amazon and Rio Negro. Dumvoje el Sudameriko, lia ŝipo sinkis kaj tiel la kolektaĵoj, notoj perdiĝis krom tiuj, kiujn li jam pli frue sendis al Anglio.

Wallace esplorvojaĝis inter 1854 kaj 1862 la Malajan duoninsulon, por trovi novajn pruvojn por sia evolua teorio. Li verkis en la insulo Borneo (1855), en Sarawak la verkon On the Law Which Has Regulated the Introduction of New Species.

Li suferis en Ternate (apartenante al Maluku-insuloj) en 1858 je malario kaj kiam li eksaniĝis en februaro de 1858, pripensis la homan evoluon kaj rememoris la pensojn de la ekonomo Thomas R. Malthus pri la tromultiĝo. Tiam li ekpensis, ke la „plej kapabla devas pluresti”. Li ellaboris dum unu vespero kaj glatigis du tagojn kaj poste tuj plusendis en Anglion al Darwin, kiu ricevis la manuskripton la 3-an de junio.

Heredo redakti

Laŭ konsiloj de la fama geologo Siro Charles Lyell kaj la fama botanikisto de Siro Joseph Hooker, oni laŭtlegis studlaborojn de Wallace kaj teorion de Darwin kiel komunan artikolon en la kunsido de la Linné-asocio, la 1-an de julio, 1858.

Ĉar li simile pensadis pri la evoluo kiel Darwin, la mondo ligas la nomon de Darwin al la evoluo. Tio okazis, ĉar Darwin pli detale ellaboris sian teorion kaj li atingis akcepton de la teorio.

Kvankam Wallace kaj Darwin same opiniis, ke la homo evoluis per natura selektado, Wallace neis la selektadon je la homa pensado, por ties evoluo - laŭ Wallace – necesis interveno de iu nebiologia estaĵo.

La brita registaro donis al li en 1910 la Honorordenon. Wallace estis fervora apoganto de la ŝtatproprigo de la agroj kaj la egalrajtigo de la virinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Pliaj verkoj redakti

  • The Malay Archipelago (1869)
  • Contributions to the Theory of Natural Selection (1870)