Alfredo LANDA (Pamplono, Navaro, 3a de marto 1933-Madrido, 9a de majo 2013) estis hispana aktoro.

Alfredo Landa
Persona informo
Naskonomo Alfredo Landa Areta
Naskiĝo 3-an de marto 1933 (1933-03-03)
en Pamplono
Morto 9-an de majo 2013 (2013-05-09) (80-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Li estis ege populara en Hispanio dum la 1970aj jaroj, en rolo de sekse subpremita viro, kaj donis nomon al fenomeno, nomata landismo. Li poste disvolvis kinan karieron en seriozaj filmoj, kie li akiris grandan prestiĝon kaj sukceson, kaj ricevis premiojn interalie en la Festivalo de Cannes kaj du premiojn Goya al plej bonkvalita aktoro kaj honoran Goya-premion al sia tuta kariero.

Biografio redakti

Li estis naskita en Pamplono, Navaro, Hispanio. Li finis siajn mezlernejajn studojn en San Sebastián. Li tiam komencis universitatajn studojn pri juro, kaj li komencis labori kun universitataj teatrogrupoj. Li forlasis universitaton por labori en la teatro.

Post laborado kiel dublado-aktoro, li komencis sian karieron en la filmo de José María Forqué Atraco a las tres en 1962.

Kiam Francisco Franco mortis en 1975, cenzuro komencis malaperi. Tio kaŭzis kreskon de erotikaj komedioj en hispanaj kinejoj. Landa iĝis la "sekse subpremita" rolulo de tiu tendenco, precipe sub reĝisoroj Mariano Ozores kaj Pedro Lazaga. Li eĉ kreis sian propran tendencon, popularigatan sub la nomo landismo.

Poste, Landa ŝanĝis sian bildon, prenante multe pli profundajn rolojn, kiel la bandito en El bosque animado, pro kiu li gajnis Goja-premion en 1987.

Landa, kune kun Francisco Rabal, gajnis la premion al plej bonkvalita aktorado en 1984 en la Festivalo de Cannes pro sia memorinda efikeco en Los santos inocentes.

Li nun estas vaste rekonita kiel granda drameca aktoro.

Post kariero kun pli ol cent dudek filmoj, dekduo de televidserioj, kaj pluraj sukcesoj en teatro, kun granda kvanto de hispanaj kaj eŭropaj premioj, 74-jaraĝa Landa sciigis sian emeritiĝon ĉe la 10-a Filmo-Festivalo de Malago, en 2007. Li ricevis homoran Goja-premion pri sia tuta kariero.

Filmaro redakti

Kino redakti

Televido redakti

  • Gran Teatro (1962) - 1 epizodo
  • El hombre, ese desconocido (1963) - 1 epizodo
  • Confidencias (1963-1965) - 8 epizodoj
  • Primera fila (1964-1965) - 3 epizodoj
  • Escuela de maridos (1964) - 2 epizodoj
  • Estudio 1 (1965-1966) - 3 epizodoj
  • El tercer rombo (1966) - 1 epizodo
  • Tiempo y hora (1966-1967) - 12 epizodoj
  • Ninette y un señor de Murcia (1984) - 3 epizodoj
  • Tristeza de amor (1986) - 13 epizodoj
  • Media naranja (1986) - 1 epizodo
  • El Quijote de Miguel de Cervantes (1991) - 5 epizodoj
  • Lleno, por favor (1993) - 13 epizodoj
  • Por fin solos (1995) - 11 epizodoj
  • En plena forma (1997) - 6 epizodoj
  • Los Serrano (2003) - 3 epizodoj

Teatro (elektitaj) redakti