Alfredo ORMANDO (naskiĝis la 15-an de decembro 1958 en Messina, mortis la 23-an de januaro 1998 en Romo) estis samseksama itala teologo kaj verkisto. Li bruligis sin la 13-an de januaro 1998 sur la Petroplaco, por protesti kontraŭ la sinteno de la rom-katolika eklezio kontraŭ la samseksamo. Li mortis 11 tagojn poste je la brulvundoj.

Alfredo Ormando
Persona informo
Alfredo Ormando
Naskiĝo 15-an de decembro 1958 (1958-12-15)
en San Cataldo
Morto 23-an de januaro 1998 (1998-01-23) (39-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per sinbruligo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo verkisto • GLAT-aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En letero skribita en Palermo Kristnaske 1997 li diris:

Citaĵo
 Mi esperas, ke ili ekkomprenos kion mi volus komuniki: tio estas formo de protesto kontraŭ Eklezio, kiu demonigas samsekseco, tiel demonige naturon - ĉar samsekseco estas ĝia filino. Mi petegas pardonon, ke mi naskiĝis, ke mi ektoksigis aeron per mia spirado, sama aero, kiun Vi spiradas, ke mi ekkuraĝis juĝi, ke mi estas libera homo, ke mi ne akceptis opinion, ke mi estas alia ol Vi, ke laŭ mi samsekseco estis produkto de la Patrino Naturo, pro tio ke mi fartis egala kun aliseksemuloj, ke mi volis esti verkisto, ke mi revis kaj ridis.[1] 

Kiel substrekas Fabrizio Marrazzo, prezidanto de Arcigay, itala GLAT-organizo, kiu ĉiujare organizas la manifestaciojn memorigantajn pri premiso de Ormando, Vatikano neniel neniam ne difinis sian rilaton pri tio evento[2]. En januaro 2008, en la 10 datreveno de morto de Alfredo Ormando en Vatikano protestis ĉirkaŭ 100 gejoj kaj lesbaninoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti