Algebra funkcio
Matematikaj funkcioj |
---|
Argumentaro, Celaro, Bildaro, Malbildo |
Fundamentaj funkcioj |
algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius ceteraj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
En matematiko, algebra funkcio de argumentoj
- X1, X2, ..., Xn,
estas funkcio F kiu verigas iun ne-bagatelan ekvacion
- P(F, X1, X2, ..., Xn) = 0,
kie P estas polinomo de n + 1 variabloj super donita kampo K. Tio estas ke F estas implica funkcio kiu solvas la algebran ekvacion. Simpla ekzemplo estas
- F(X) = √(X2 + 1).
La klaso de algebraj funkcioj enhavas ĉiujn racionalajn funkciojn, sed estas pli granda. Fakte en terminoj de abstrakta algebro ĝi estas la tegaĵo de la kampo de racionalaj funkcioj, por ĉiu fiksita aro de argumentoj. (Noto: se K estas finia kampo, estas malprecize egaligi polinomojn kun funkcioj; tamen la termino algebra funkcio estas uzata).