Algoflorado

Algoflorado estas la rapida, amasa reproduktiĝo de algojcianobakterioj en akvo. Pro la algoflorado, la akvosurfaco verdiĝas, kelkfoje bluiĝas aŭ ruĝiĝas, la akvo iĝas perturba kaj „nuba“. Kaŭzo estas la tromultiĝo de nutromaterialoj (ekz. trosterkado kun fosfato).

Algoflorado en kanalo
Algoflorado en la Atlantiko

La surfaca plimultiĝo de la cianobakterioj (Microcystis sp., Oscillatoria sp., Anabaena sp. ktp.) povas okazi pro ilia pasiva flosemo, sed multaj algoj (Karenia brevis, Euglena sp., Oocystis sp. ktp.) aktive pelas sin al la akvosurfaco. La eŭgleno Euglena sanguinea povas tiel ruĝigi la surfacon, dum Oscillatoria rubescens kolorigas ĝin sango- ĝis framboruĝa, kaj iu specio de Microcystis faras ĝin ĉielblua.

Nesalakvaj algofloradojRedakti

Algofloradoj en nesala akvo rezultas el tromultiĝo de nutromaterialoj, pleje de iuj fosfatoj.[1][2] La nutromaterialo povas fonti el sterkaĵoj uzitaj sur tero por agrikulturaj aŭ amuziĝaj celoj, aŭ el dompurigaj produktoj enhavantaj fosforon.[3]

Maraj algofloradojRedakti

Algofloradoj en maro komenciĝas printempe, kiam la oksigena enteno kaj nutromaterialoj multiĝas en la akvo, kaj ili kulminas somere. Kiam ilin subtenas nutroriĉaj marfluoj kaj suprenfluoj, ili povas vastiĝi sur grandaj areoj. Gravaj algofloradoj okazas en la Sargasa Maro, Balta Maro, Meksika Golfo, kaj apud la marbordo de Sud-Afriko.

Damaĝaj algofloradojRedakti

Kvankam malgrandaj algofloradoj kutime estas utilaj al samekosistemaj organismoj, por kiuj ili provizas nutraĵon,[4] la plej grandaj estas malutilaj, damaĝante aliajn organismojn per diversaj efikoj kaj kaŭzante amasajn mortadojn de akvobestoj. Ili kaŭzas, ke la lumo apenaŭ trapenetras la surfacon kaj la fotosintezo ĉesas en la pli profundaj zonoj. La multiĝantaj kaj la disfalantaj, sinkantaj algoj forkonsumas la solvitan oksigenon en la akvo. Ili foje mekanike difektas aliajn organismojn, ekzemple per damaĝo al la epitelia histo de la brankoj de fiŝoj, kio malhelpas ilian spiradon. La cianobakterioj kaj la algoj produktas ofte toksajn materialojn, kiuj estas damaĝaj por aliaj organismoj, eĉ por naĝantaj homoj (ekz. mikrocistinon).

En iuj lingvoj damaĝa mara algoflorado estas nomata "ruĝa tajdo" (ekz. red tide en la angla), kvankam ili ofte ne estas ruĝaj kaj neniel rilatas al tajdoj.

NotojRedakti

  1. . Phytoplankton Blooms: The Basics. NOAA FKNMS. Alirita 26-an de decembro, 2012.
  2. . Limited amount of total phosphorus actually feeds algae, study finds. Lake Scientist (10-a decembro 2010). Alirita 10-an de junio, 2012. “[B]iodisponebla fosforo – fosforo kiun plantoj kaj bakterioj povas utiligi – estas nur ono de la totalo, laŭ Michael Brett, profesoro pri inĝenierado ĉe UW ...”.
  3. (1977) “The use of phosphate in detergents and possible replacements for phosphate”, Ciba Foundation Symposium (57), p. 253–268. doi:10.1002/9780470720387.ch14. 
  4. (January 2007) “Summer algal blooms in shallow estuaries: Definition, mechanisms, and link to eutrophication”, Limnology and Oceanography 52 (1), p. 370–384. doi:10.4319/lo.2007.52.1.0370.