Seyyed Ali Shariati (perse: شریعتی سید علی; naskiĝis en 1933 en Mazinan[1], antaŭurbo de Maŝhado; mortis la 19-an de junio 1977 en Anglio[2]) estis irana islama intelektulo kaj revoluciulo. Li havis grandan influon sur la irana islama junularo. Li iĝis unu el la ĉefaj inspirfontoj de la irana islama revolucio kaj tial estis nomita "la ideologo de la Irana Revolucio"[3].

Ali Ŝariati
Persona informo
علی شريعتی
Naskiĝo 23-an de novembro 1933 (1933-11-23)
en Mazinan
Morto 19-an de junio 1977 (1977-06-19) (43-jaraĝa)
en Southampton
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per murdoprovo vd
Tombo Sayyidah Zaynab Mosque vd
Religio islamo vd
Lingvoj persaarabafrancaangla vd
Ŝtataneco Imperia Ŝtato Irano vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Ferdousia Universitato de Maŝhado vd
Partio Movado por Liberigo de Irano vd
Familio
Patro Mohammad-Taqi Shariati vd
Edz(in)o Pouran Shariat-Razavi vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo sociologo • eseisto • poeto • politika aktivisto • tradukisto vd
Laborkampo islamismoŜijaismoperslingva literaturosocialismosufiismo vd
Aktiva dum 1952– vd
Doktoreca konsilisto Gilbert Lazard vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Hosseiniyeh Ershad en Teherano kie Ŝariati donis antaŭ la revolucio multajn de siaj bonkonataj paroladoj kontraŭ la reĝimo de ŝaho Pavlavi.

Li naskiĝis en Mazinan, ĉirkaŭurbo ĉe Maŝado. Lia patro estis progresema naciismema predikanto. Li sekvis kurson de lernejo por instruistoj, dum kiu li malkovris la suferplenan vivon de la plej mizeraj sociaj tavoloj de tiama Irano. Ankaŭ la okcidentan penson kaj kulturon li ekkonis en tiuj jaroj.

Ali Ŝariati poste sukcesis akiri stipendion por studi en Francio ĉe la Universitato Sorbono en Parizo, kie li doktoriĝis pri Iranaj Studoj en 1964. Li estis arestita en Parizo dum manifestacio omaĝe al Patrice Lumumba la 17-an de januaro 1961. Reveninte en sia lando li fariĝis docento, kaj rapide gajnis fortan popularecon inter la studentoj. Sed tiu populareco kaj liaj ideoj malserenigis la tiaman reĝimon de la Ŝaho kaj li suferis persekutojn. Finfine en la jaro 1977 li forfuĝis al Anglio, sed 3 semajnojn poste li estis mortigita, konjekteble fare de komisiistoj de la Shah-a sekreta polico (SAVAK).

Laŭ li Imamo devas gvidi homojn ne laŭ sia deziro kiel diktatoro sed al islama ideologio kaj aŭtentaj valoroj[4].

Jean-Paul Sartre diris pri Ŝariati: "Al mi mankas religio, sed se mi elektintus unu, ĝi estus la religio de Ŝariati ". 

Verkaro redakti

Malgraŭ la frua morto de Ŝariati, li estis la verkinto de pli ol cent libroj[5],  kaj la nombro da liaj publikaĵoj iras ĝis proksimume 200 se ĝi inkludas artikolojn kaj prelegseriojn.

Bibliografio redakti

  • Rahnema, Ali. 1998. An Islamic Utopian: A Political Biography of Ali Shariati. London: I.B. Tauris.
  • Gheissari, Ali. 1998. Iranian Intellectuals in the Twentieth Century. Austin: University of Texas Press.

Noto kaj referencoj redakti

  1. (en) Rahnema, Ali. 1998, 2000. An Islamic Utopian. A Political Biography of Ali Shari‘ati. London: I.B. Tauris, p. 35.
  2. Noto: Ŝhariati estas entombigita en Damasko, Sirio, kie iranaj pilgrimantoj ofte vizitas la tombon.
  3. (en) Abrahamian, Ervand. 1993. ‘Ali Shariati: ideologue of the Iranian revolution’. In Edmund Burke and Ira Lapidus (eld.), Islam, politics, and social movements. Los Angeles: University of California Press. Unue publikigita en MERIP Reports (Januaro 1982): paĝoj 25-28.
  4. (en) Sayyed Javad Imam Jomeh Zadeh, Hosein Rouhani (2007). Comparative inquiry on western democracy and commitment democracy of Ali Sharity. Social sciences of Mashhad university. paĝoj 59–78.
  5. (en) Mohamed Hassanein Heikal, Irano, la nerakontita rakonto: interna raporto pri la irana aventuro de Ameriko kaj ĝiaj sekvoj por la estonteco, Pantheon Books (1982), p. 129

Vidu ankaŭ redakti

Irano

Islama socialismo

Persa filozofio

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de Ali Ŝariati

(angla) David Zeidan: 'Ali Shari'ati: Islamic Fundamentalist, Marxist Ideologist and Sufi Mystic'

(angla) Lawrence Reza Ershaghi: 'The forgotten revolutionary: Ali Shariati'