Ali B. Milani

(Alidirektita el Ali B. MILANI)

Ali B. MILANI (naskiĝis 1913 - mortis la 25-an de marto 2005 en Sidnejo) estis aŭstralia esperantisto kaj iama UEA-fakdelegito pri la Bahaa Kredo.

Li naskiĝis en Turkmenio kaj aktivis por Esperanto en bahaaj rondoj en Britio, Usono kaj Aŭstralio.

Li gvidis korespondan kurson kaj partoprenis en multaj UK-oj.