Ali Babo kaj kvardek rabistoj

(Alidirektita el Ali Baba)

Ali Babo kaj la 40 rabistoj estas fabelo aldonita de la franco Antoine Galland al sia traduko de Mil kaj unu noktoj.

Ali Babo kaj kvardek rabistoj
Popolrakonto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ali Baba, pentrita de Maxfield Parrish.
La kvardek rabistoj de Albert Robidat

Rakonto redakti

Tio okazis jam antaŭ tre longa tempo, kiam en urbo Ĥurasan vivis du fratoj. La pli aĝa, Kasim, edziĝinta kun riĉa virino, havis multe da vendejoj kaj vinberejoj, vivis en riĉa domo kaj neniom mankis al li.

La malpli aĝa frato, Ali Babo, edziĝis kun virino bela, sed malriĉa, kiu nomiĝis Amina, la mono estis neniam tro ĉe ili, sed ili havis azeneton, kaj ĉar ili estis laboremaj kaj modestaj, vivis ankaŭ ili kontente.

Ĉiumatene, kiam la montaro malantaŭ la urbo orizis pro sunradioj, Ali Babo elrajdis sur sia azeneto arbaron, por ke li haku tie arbojn. La ligno, hakita je brulmaterialo, li veturis perazene arbaron al foiro, tie li vendis ĝin kaj tiel li perlaboris al la modesta vivtenado. Sed foje tage lia hakilo eksilentis. Apenaŭ li aliris al la kutima loko en la arbaro, la tero komencis ŝtormi kaj Ali Babo ekkonis, ke estas proksimiĝanta granda kvanto de ĉevaloj. Rapide li kaŝis sin eĉ kun la azeneto malantaŭ arbusto kaj jen tuj aperis inter la arboj bando de sovaĝe aspektantaj viroj.

Tio estis kvardek rabistoj. Ilia estro alrajdis al la roko kaj ekvokis per bruega voĉo: "Sezamo malfermiĝu!" Jen ekvidis la timigita Ali Babo, kiel la roko malfermiĝis kaj la rabistoj kun plenmanoj plenaj de rabitaj trezoroj eniris en la rokon. - Post ia momento la rabistoj eliris kun la malplenaj manoj el la roko, surĉevaliĝis kaj forrajdis.

Ali Babo, kvankam tremante pro timo tra la tuta korpo, ne povis rezisti al sia scivolemo kaj alproksimiĝis ankaŭ al la roko. Li ekvidis malpezan forĝitan pordegon, sed kiu ne estis malfermeblaj. Jen li rememoris la vortojn de la estro kaj ekvokis kiel li: "Sezamo, malfermiĝu!" Malrapide, malrapidete la mistera pordego malfermiĝis kaj al la mirigita Ali Babo okazis nevidata rigardo.

Li ekvidis vicon da kavernoj, plenigitaj per ĉiuj trezoroj de la mondo. Kiam li sufiĉe plensatiĝis per rigardado al la juveloj kaj multekostaj ŝtonoj, li diris por si, ke tian trezoron povis nenia homo amasigi per honesta maniero kaj ke li do faros nenion malbonan, se li prenos iom da mono. Li surŝutis la mono al la azeneto en la korbon, kovris ĝin per seka foliaro kaj vokinte sorĉformulon "Sezamo, malfermiĝu!" li eliris el la roko.

Kiam li estis veninta hejmen, li elŝutis la monon sur amason kaj vokis sian edzinon. Amina, ravigita pro neatendita riĉeco, volis ĉiel ajne scii, kiom da ormoneroj Ali alportis. Spite al lia averto ŝi iris pruntepreni al la virino de Kasim mezurilon. La virino de Kasim estis tre mirigita, ĉar ŝi sciis, ke en la domo de Ali estadas nenio, kio estus mezurebla aŭ pesebla. Tial ŝi ŝmiris la mezurilon surfunde per vakso. Kiam Amina finmezuris la monon per la mezurilo, Ali enfosis ilin en ĝardeno kaj la mezurilon li redonis al la edzino de Kasim; nek li nek lia edzino Amina rimarkis, ke sur la fundo de la mezurilo restis algluita ormonero.

Tuj kiam la avara edzino de Kasim ekvidis la ormoneron sur la fundo de la mezurilo, ŝi estis kaptita per netolerebla envio kaj tial ŝi tuj sendis sian edzon Kasimon al Ali Babo por esploro. Kasim devigis sian fraton, por ke li rakontu al li ĉion kaj avida de plua posedaĵo, li mem ekiris la montaron al la trezoro.

Origina versio redakti

La origina versio de "Sezamo malfermiĝu!" estas "إفتح يا سمسم" (Iftaḥ yā simsim).