Ali Hasan al-Maĝid

Ali Hassan Abd al-Maĝid al-Tikriti (arabe علي حسن عبد المجيد التكريتي, ʿAlī Ḥasan ʿAbd al-Maĝīd at-Tikrītī, 1941 - 2010) estis ekspolitikisto de Baazo-partio, iama iraka ministro pri defendo kaj militkomandisto. Li estas kuzo de Saddam Hussein.

Ali Hasan al-Maĝid
Ali Hasan al-Maĝid dum pridemandado, 2004
Ali Hasan al-Maĝid dum pridemandado, 2004
Persona informo
علي حسن المجيد
Naskiĝo 30-an de novembro 1941 (1941-11-30)
en Tikrit,  Reĝlando Irako
Morto 25-an de januaro 2010 (2010-01-25) (68-jaraĝa)
en Bagdado
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Al-Awja vd
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Irako vd
Partio Arab Socialist Baath Party – Iraq Region • Baazo vd
Familio
Gefratoj Abd Hasan Al Majid • Hashim Hasan Almajid vd
Parencoj Saddam Hussein vd
Profesio
Okupo politikistooficiro • militkrimulo vd
Aktiva dum 1959–2003 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Maĝid havis gvidan rolon dum la operacoj de la iraka registaro kontraŭ ribelantaj fortoj, nome la kurdoj en norda Irako kaj la ŝijaistoj en la sudo. Li estas kulpigita pri amasdeportado kaj amasmurdo. Li gajnis sian kromnomon "Kemia Ali" (angle Chemical Ali) pro apliko de kemiaj armiloj en atakoj kontraŭ la irakaj kurdoj.[1]

Li estis kaptita sekve de la invado de Irako en 2003 kaj akuzita pro militkrimoj. En junio 2007 li estis konviktita kaj kondamnita al mortpuno pro krimoj dum operaco Anfal en la 1980-aj jaroj. Apelacia kortumo konfirmis la mortverdikton la 4-an de septembro 2007. Iraka leĝo postulas la ekzekuton ene de 30 tagoj post la verdikto, sed lia ekzekuto estis prokrastita por ne ofendi la Ramadano-feston..[2]

La ekzekuto, supozeble planita por la 16-a de oktobro 2007, estis prokrastita duan fojon pro malkonsento pri subskribo por ekzekutordono.[3] La 28-an de februaro 2008 la mortverdikto fine estis konfirmita de la iraka registaro.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  1. How the mighty are falling.The Economist
  2. "Chemical Ali" execution postponed for Ramadan: PM. Reuters. Alirita 2007-10-05.
  3. Karouny, Mariam. Legal row delays hanging of Iraq's "Chemical Ali". The Edmonton Journal. Arkivita el la originalo je 2007-12-06. Alirita 2007-11-02.

Eksteraj ligiloj redakti