Ali Mohamed GEDI (naskiĝis en 1952) estas somalia bestkuracisto, nomumita ĉefministro de la prezidento Abdullah Yusuf Ahmed en novembro 2004.

Ali Mohamed Gedi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1952 (1952-10-02) (71-jaraĝa)
en Mogadiŝo
Ŝtataneco Somalio
Alma mater Mogadishu University • Universitato de Pizo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Kiel bestkuracisto li fakiĝis pri brutaro, kio estas la ĉefa rimedo de Somalio.

La 3-an de novembro 2004 li iĝis unua registaresto post la komenco de la interna milito kaj la disdivido de la lando komence de la 1990-aj jaroj. Pro sekureckialoj li kaj la plimulto de somaliaj naciaj institucioj loĝis en Kenjo.

La 29-an de aprilo 2005 li veturis al Mogadiŝon por prepari la revenon de la registaro en la landon. La 3-an de majo li eskapis bombatakon kiu mortigos dek homojn.

La 3-an de junio 2007 okazis grava suicidatako kontraŭ la hejmo de Gedi en Mogadiŝo. Almenaŭ 7 homoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj. Tio estis la tria atako kontraŭ Gedi.

Eksteraj ligiloj redakti