Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj

Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj (angle Alliance of Small Island States, mallongigite AOSIS) estas insterregistara organizaĵo, kiu kunigas malaltajn insulajn ŝtatojn kaj marbordajn ŝtatojn.

Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj
internacia organizaĵointerregistara organizaĵo • geopolitika komunumo
Komenco 1990 vd
Ĉefestro(j) Ahmed Sareer • Robert Van Lierop • Tuiloma Neroni Slade • Jagdish Koonjul • Enele Sopoaga • Julian Hunte • Dessima Williams • Marlene Moses vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Usonaj membroŝtatoj en 2008 (landoj markitaj per helverda)

La celo de la organizaĵo, establita en 1990, estas kunlabori nome de ĉi tiuj landoj, kiuj estas tre minacataj de la fenomeno de leviĝo de la marnivelo kiel rezulto de tutmonda varmiĝo.

La organizaĵo aktivas ekde sia komenco, kiam ĝi prezentis la unuan projekton de la Protokolo de Kioto jam en 1994. Reprezentantoj de multaj el la membroŝtatoj de la organizaĵo partoprenis en la Konferenco de UN pri klimata ŝanĝo en 2009.

Multaj membroŝtatoj ĉeestis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo en decembro 2009. Democracy Now! raportis, ke membroj de la insula nacio Tuvalo ĉesigis la Konferencon de UN pri Klimata Ŝanĝo de la 10-an de decembro 2009 por postuli ke la tutmonda temperaturaltiĝo estu limigita al 1,5°C anstataŭ la proponita 2°C[1]. Oni kredas, ke Tuvalo, Kiribato kaj Maldivoj estas la landoj kun plej granda risko je sinkigo[2].

La organizaĵo havas 44 membroŝtatojn (el kiuj 39 estas membroŝtatoj de UN, kiuj konsistigas kvinonon de la membroŝtatoj), krom kvar membroŝtatoj kun statuso de observanto.

Unua prezidanto de la organizajso estis Robert Van Lierop de Vanuatuo. La nuna prezidanto estas Lois Michele Young el Belizo (aktuale en 2019).

Membroŝtatoj redakti

En Karibio:

En la Pacifiko:

En Atlantiko, Hinda Oceano kaj Sudĉina Maro:

Referencoj redakti

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo de AOSIS