Alibori estas rivero en nordorienta parto de Benino. Ĝi ekfluas proksume de la vilaĝo Tobré en Atakora Departemento kaj fluas nordoriente, kaj finfine enfluas en la riveron Niĝeron ĉe Birni-Lafia.[1][2] En Alibori Departemento ĝi formas la orientan limon de la komunumoj Banikoara kaj Karimama, same kiel la orientan limon de la Translima Parko W. La rivero Pako estas unu el ĝiaj alfluantoj. Tie estas populacio de krokodiloj.[3]

Alibori
rivero
Bazaj informoj
Longeco 338 km
Fluo
Geografio
Landoj Benino
Regionoj Departemento Alibori
vdr

Notoj redakti

  1. Sheet 17: Lagos (Mapo). 1:2,000,000. Serio 2201. Defense Mapping Agency Topographic Center. Aprilo 1973.
  2. Rand McNally, The New International Atlas, 1993.
  3. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. Crocodile Specialist Group. Working Meeting (1982). Crocodiles: Proceedings of the 5th Working Meeting of the Crocodile Specialist Group of the Species Survival Commission of the International Union for Conservation of Nature and Natural Resources Convened at the Florida State Museum, Gainesville, Florida, U.S.A., 12a ĝis 16a de Aŭgusto 1980. IUCN. p. 193. ISBN 978-2-88032-209-0. Alirita la 11an de Decembro 2021.

11° 55′ 59″ Nordo 3° 17′ 28″ Oriento / 11.933 °N, 3.291 °O / 11.933; 3.291 (mapo)Koordinatoj: 11° 55′ 59″ Nordo 3° 17′ 28″ Oriento / 11.933 °N, 3.291 °O / 11.933; 3.291 (mapo)