Alice Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Alice estis hungara violonisto, instruisto.

Alice Bárdos
Alice Bárdos
Alice Bárdos
Persona informo
Naskonomo Braun Alice
Naskiĝo 19-an de julio 1896 (1896-07-19)
en Budapeŝto
Morto 30-an de junio 1944 (1944-06-30) (47-jaraĝa)
en Oświęcim
Mortokialo asfiksio
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto
vdr

Alice Bárdos [1] naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Budapeŝto, ŝi mortis en 1944 en Aŭŝvico.

Biografio redakti

Alice Bárdos devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1917. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Grünfeld kaj Jenő Hubay. Post siaj studoj ŝi debutis en koncertoj en Germanio. En 1922 ŝi edziniĝis kaj ŝi vivis plu en Szombathely, ŝi naskis filojn en 1925 kaj 1929. Komence ŝi instruis hejme, ekde 1926 en la urba muziklernejo. Ŝi ankaŭ recitalis en la urbo, ekde 1928 ankaŭ en Budapeŝto. En jarfino de1940 ŝi iĝis trudemerito pro la kontraŭjudaj leĝoj. Tamen ŝi instruis plu en juda lernejo kaj koncertis antaŭ juda publiko. Dum la nazia erao ŝi estis deportita al Aŭsvico, kie ŝi mortis.

Elektitaj koncertoj redakti

Memorigiloj redakti

  • strato kaj memortabulo en Szombathely
  • premio kaj violonkonkurso

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-03.