Alice SERGEANT (naskiĝis verŝajne 1882 en Londono – mortis la 8-an de junio 1934 en Boulogne-sur-Mer) estis franca esperantistino.

Alice Sergeant
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1882
en Londono
Morto 8-an de junio 1934 (1934-06-08)
en Boulogne-sur-Mer
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Lucien Sergeant
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Londono kiel Alice-Marie Outran, kiel 15-jara foriris en Francion kaj edziniĝis nelonge antaŭ la unua Esperanto-kongreso al advokato Lucien Sergeant en Boulogne-sur-Mer. En aŭgusto 1914 la edzo estis vokita al milito kaj ŝi restis hejme kun sia 11-jara filo. La edzo revenis en januaro 1919. Ŝi mortis pro embolio en 1934 kiel 52-jara.

Esperanta agado redakti

Ŝi kaj ŝia edzo lernis Esperanton en 1905 kaj tuj partoprenis la unuan kongreson kaj ĉiujn sekvajn. Ŝi estis amikino de la Zamenhof-familio kaj korespondis ankaŭ kun aliaj eksterlandaj esperantistoj. Ŝi estis vic-prezidantino de la Norda Franca Federacio kaj komitatanino de la Grupo en Boulogne-sur-Mer.

Leo Zamenhof dediĉis al ŝi sian poemon "Ĉu estas land'?" (vidu Wikifontaron)

Fontoj redakti

  • Leteroj al ĉeĥa esperantisto Josef Fousek el Přelouč, kun kiu ŝi komencis korespondi en 1920, ĉar ŝi volis ekkoni la kongreslandon 1921. Ili korespondis ĝis ŝia morto.
  • Mencio pri naskiĝo en Londono kaj foriro al Francio kiel 15-jara - Letero al Fousek 1920-09-08, p. 4.
  • Pri esperantistiĝo kaj filo ŝi mencias en la unua letero al Fousek la 25-an de septembro 1920.
  • Nekrologo en Esperanto, n-ro 7/1934, p. 122
  • Nekrologo en la franca gazeto "Le Télégramme", la 9-an de junio 1934. De tie venas informoj pri ŝia fraŭlina nomo Alice-Marie Outran kaj ke ŝi estis 52-jara. En la nekrologo ŝi estas nomata Madame Lucien Sergeant.

Eksteraj ligiloj redakti