Alicja Sakaguchi

pola interlingvisto kaj esperantisto

Alicja SAKAGUCHI (naskiĝis en 1954 en Szczecin) estas pola esperantisto kaj interlingvisto.

Alicja Sakaguchi dum simpozio ĉe UAM Poznano

De 1974 ĝis 1979 ŝi studis la hungaran kaj esperantologion en Universitato de Budapeŝto ĉe profesoro István Szerdahelyi; en 1982 ŝi doktoriĝis. Poste ŝi instruis en la universitatoj de Paderborn, Frankfurto ĉe Majno kaj Poznań. Ekde 2003 ŝi estas profesorino en la Universitato de Poznań; ŝi instruas interlingvistikon, Esperanton, la germanan kaj interkulturan komunikadon.

Ŝi ekkonis sian nunan edzon, la japanon Takashi Sakaguchi, per Esperanto. La familio uzas Esperanton kiel familian lingvon; la filoj, Dai kaj Leo Sakaguchi, estas denaskaj esperantistoj. La familio Sakaguchi loĝas en Mömbris en Germanio.

Verkoj redakti

  • Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt am Main, Berlin k. a.: Lang, 1998. (Serio Duisburger Arbeiten zur Sprach- und Kulturwissenschaft 36.) 492 paĝoj. (Habilitiĝa disertaĵo.)

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Alicja Sakaguchi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»