Alice in Wonderland (filmo de 1999)

Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando.

Alice in Wonderland (Alico en Mirlando) estas usona telefilmo de Nick Willing, unuafoje elsendita en 1999 en NBC. Temas pri la 12-a filmo adaptita de libroj de Lewis Carroll, Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo.

Alice in Wonderland
televida filmo • televida miniserio
Originala titolo Alice in Wonderland, Alicia en el país de las maravillas
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 jan. 1999, 15 maj. 1999, 1999
Ĝenro fantasta filmo, porinfana filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Giles Nuttgens
Reĝisoro(j) Nick Willing
Produktisto(j) Dyson Lovell
Scenaro Peter Barnes
Muziko de Richard Hartley
Rolantoj Tina Majorino • Miranda Richardson • Martin Short • Whoopi Goldberg • Simon Russell Beale • Robbie Coltrane • Ken Dodd • Heathcote Williams • Gene Wilder • George Wendt • Christopher Lloyd • Peter Ustinov • Ben Kingsley • Elizabeth Spriggs • Pete Postlethwaite • Jason Flemyng • Liz Smith
Produktinta firmao Sonar Entertainment
IMDb
vdr

Temo redakti

En tiu filmo, Tina Majorino estas Alice, kies komenco en parko kun ties fratino estis anstataŭita de la fakto ke ŝi devis kanti antaŭ publiko ĉe si. Pro timemo, ŝi rifuĝas en ĝardeno malantaŭ la domo kaj en la momento kiam ŝi vidas pomon fali, ŝi aŭdas blankan kuniklon ektimi kiam ĝi ekkonscias ke ĝi malfruas. Ŝi postsekvas tiun strangan kuniklon ĝis Mirlando.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti