Alida VALLI (Alida Maria Laura von Altenburger, Pula, Regno de Italio, aktuala Kroatio, 31a de majo 1921 - Romo, Italio, 22a de aprilo de 2006) estis itala aktorino de kino.

Alida Valli
Persona informo
Alida Valli
Naskonomo Baroneasa Alida Maria Laura Altenburger von Marckenstein-Frauenberg
Naskiĝo 31-an de majo 1921 (1921-05-31)
en Pula,  Italio
Morto 22-an de aprilo 2006 (2006-04-22) (84-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Reĝlando Italio vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Experimental Centre of Cinematography vd
Subskribo Alida Valli
Familio
Edz(in)o Giancarlo Zagni • Oscar De Mejo vd
Infanoj Carlo De Mejo vd
Profesio
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1934–2002 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en nobela familio, estis baptita kun la nomo de «Baronino Alida Maria Laura Altenburger von Marckenstein-Frauenberg de la Sankta Romia Imperio de la Germana Nacio».

Ĝi ĉefe famiĝis internacie pro sia partopreno en la majstroverka filmo de 1949 La tria viro, de Carol Reed. Ŝi partoprenis ankaŭ en aliaj gravaj filmoj, kiel Piccolo mondo antico de Mario Soldati, The Paradine Case de Alfred Hitchcock, Il grido de Michelangelo Antonioni, Senso de Luchino Visconti, 1900 de Bernardo Bertolucci kaj Suspiria de Dario Argento.[1]

Ŝi ricevis doktorigon Honoris Causa el la Universitato 'Sapienza' de Romo, kaj la titolojn de Kavaliro de Artoj de Francio kaj de Cavaliere de la Itala Respubliko.

Notoj redakti

  1. Adam Bernstein (2006-04-24). [https://www.washingtonpost.com/gdpr-consent/?destination=%2fwp-dyn%2fcontent%2farticle%2f2006%2f04%2f23%2fAR2006042301137.html%3f&utm_term=.2110435d83f7 "'The Third Man' Actress Alida Valli, 84". washingtonpost.com. Washington, D.C.: The Washington Post Company. Alirita la 22an de aprilo 2019.