Alien (fikcia universo)

Alien estas 1979-a usona filmo kiu revoluciis sciencfikcion pri eksterteranoj kaj kosmoesplorado. Tiu terura rakonto pri la renkonto inter kosmaj ŝipanoj kaj agresemega ekstertera kreitaĵo (t.n. The Alien) fariĝis baldaŭ vera filmserio (kvar filmoj ĝis nun) kaj ankaŭ naskis komiksojn, videoludojn, tabulludojn, rolludojn, statuetojn kaj novelojn temante pri tiu riĉa universo.

Alien
plurkomunikila serio • filmoserio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1979
Ĝenro horora filmo, military science fiction
Reĝisoro(j) Ridley Scott
Produktinta firmao Brandywine Productions
vdr

Filmciklo redakti

La unua filmo mirfrapis la publikon kiam ĝi aperis pro siaj realismaj optikaj efektoj kaj sia angora etoso. La klostrofobia sento en la kosmoŝipo estas neforpuŝebla. En la kvar filmoj, la intrigo ĉiam situas ekstertere ; oni nur foj-foje ekvidas la bluan planedon, kaj ĝi emfazas la impreson de premeco kaj nekonateco ĉe la spektanto. La nura aktoro kiu ĉeestas la kvar filmojn estas aktorino Sigourney Weaver. Ankaŭ estis surprizo en 1979 ke la ĉefan rolon forta aktorino okupis. La kvar filmojn reĝisoras kvar malsamaj personoj kaj do kompreneble ĉiu el ili transdonis sian apartan seleron. Estas tamen rimarkinda ke la kvar filmoj estas ofte konsideritaj bonkvalitaj; ne ekzistas vera fuŝepizodo eĉ se ĉiu homo spektas per sia prefero!

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1979 Alien de Ridley Scott redakti

En 2122, la kosmoŝipo USCSS Nostromo vojiras teren kun kargo je ercoj plukitaj sur la planedo Thedus. "Panjo", la kosmoŝipa komputilo subite vekas la stazostatan skipon pro kapto de ne-homa signalo kiu venas de la proksima luno LV-426. La sep skipanoj decidas, laŭ la vojaĝa etiketo, surluniĝi kaj esplori pri tiu fremda signalo. Sur LV-426, la oficiro Kane malkovras ian kavernon plena je misteraj ovoj kaj, ekzamenante la kuriozaĵon, fariĝas atakita de besto kiu algluas al la vizaĝo de Kane kaj malhelpas lin spiri. Urĝe pelata al la ŝipo, Kane estas liberigita de la besto kaj kuracita de la roboto Ash. Sed la besto havis tempon por plenumi sian celon : ovellasi. Baldaŭ la Alien lasita en la korpo de Ken eliras krevigante la torakon de sia "gastiganto" kaj komencas mortigi la tutan skipon unu post la alia. Ripley (Sigourney Weaver), la nura savitulo, sukcesas lastsekunde aktivigi la memdetruan sistemon de la kosmoŝipo antaŭ ol eskapi en kosmonavedo. Sed ŝi poste horore konstatas ke la Alien sekvis ŝin en la navedo. Post malespera interbatalo, ŝi venkas la eksterteraĵon brulante ĝin per fajraj propulsiloj. Ŝi revenas al stazo antaŭ programi la navedon iri al Tero.

1986 Aliens de James Cameron redakti

En 2179, la kosmonavedo de Ripley estas hazarde trovita de kosmoŝipo post deviadi dum 57 jaroj. Je sia mirkonsterna rakonto, la ĉefaro taksas ŝin mensogulo kaj frenezulo pro la neesto de ia pruvo, kaj forprenas la pilotlicencon de Ripley kiel puno, des pli ke la planedo LV-426 estas nun koloniita de homoj kiuj ne rimarkis iajn ajn malnormalaĵojn. Tamen, post kelkaj monatoj, la fakto ke la kontakto al LV-426 subite haltis maltrankviligas la responsulojn kaj ili postulas ke ŝi reiru al LV-426 kun supertrejnita kaj superarmita milita taĉmento. Ripley finfine akceptas kontraŭ la restarigo de sia licenco kaj por alfronti la monstroj kiuj plenigas ŝiajn koŝmarojn. Alvenante ĉe la luno per la ŝipo Sulaco, ili malkovras ke la Alien-oj regas la tutan kolonion kaj ke ĉiuj homoj fariĝis masakritaj, krom traŭmatiza knabineto kromnomita Newt. La taĉmento unue sekuriga rapide fariĝas sekurbezona kiam centoj da Alien-oj ekkomprenas ke "freŝa viando" estas disponebla! Ripley dekretas la forfuĝon al la Sulaco malgraŭ tio ke Burke, soldato al kiu oni ordonis reveni al tero kun alien-a specimeno, diligente metas barojn sur ŝian vojon. Fine, senigita de pluraj anoj, la taĉmento ekflugas al Tero kaj neniigas LV-426 kaj ĝiajn fremdajn loĝantojn per termonuklea eksplodo.

1992 Alien 3 de David Fincher redakti

Kosmonavedo entenante 3 homojn kaj 1 roboton eliras de la Sulaco pro interna incendio kaj falfrakasas sur la planedo Fiorina 161. La tuta planedo estas fakte vira malliberejo kiu de pluraj jaroj ne ricevis viziton. El la kvar ŝipanoj, Ripley estas la nura elsavitulo. Pro sia ina sekso, Ripley estas konsterne kaj malfide akceptata de la responsuloj, kiuj timas ke la alveno de virino sur la planedo konfuzos la malliberulojn kiuj ĵure promesis eternan ĉastecon, kaj ili rapide postulas ke la tero sendu kosmonavedon por forpreni la entrudulinon. Krome, Ripley sin demandas ĉu la kialo de la ekbrulo de la Sulaco ne estus alien-a. Sen informi la kuraciston pri la ksenomorfo (alia nomo de la alien), ŝi postulas la nekropsion de Newt, la knabino kiu suspektinde mortis en la spaconavedo. Sed ŝi rapide komprenas ke estas jam tro malfrue : hundo kiu kutimis vagi apud la vrakita navedo estas trovita senintestigita kaj baldaŭ la alien kiu naskiĝis en ĝia korpo rekomencas sian sisteman buĉadon. Ripley kaj la kuracistoj tempokonkurse batalas kontraŭ la alien, atendante la sekuran kosmonavedon. Sed Ripley baldaŭ ekkonscias ke la sekura misio estas sendita nur por scienca celo (studi la ksenomorfon kaj neniel por savi la malliberulojn kaj cetere, ŝi horore rimarkas esti la gastiganto de Alien-a bebo kiu kreskas sub sia torako. Ŝi do decidas kun plena kora konvinko memmortigi post la detruo de ĉiuj alien-oj loĝantaj sur Fiorina 161, por malhelpi la alvenontajn homojn elpreni de ŝi la fremdan embrion.

1997 Alien: Resurrection de Jean-Pierre Jeunet redakti

Ĉirkaŭ 2379, en la spacoŝipo USM Auriga, sciencistoj strebas eligi beban ksenomorfon el la korpo de Ripley. Ili sukcesis kloni ŝin kaj ŝian gaston post retrovi sangsamplon de ŝia korpo sur la planedo Fiorina 161 en 2356. Ripley (alinome 8-a provo de klono), kiu nun estas parte alien-a pro ne kontrolita miksado de DNA vekiĝas do 200 jaroj post la memmortiĝo de sia modelo. Ŝlosita for de sia "bebo", la alien, kiu estas la vera kialo de ilia klonado, Ripley disvolvas predantan lertecon kaj perceptan konscion pri la sorto de la aliaj alien-oj. Post du jaroj, spacoŝipo nomita la Betty kies grupanoj estas kontrabandistoj, kunportas plurajn forrabitajn malliberulojn en stazostato. La kontrabandistoj poste ekscios ke la kompatinduloj estas nutrontaj ksenomorfan embrion. Dumtempe, la alien-oj sukcesas eskapi el sia ĉelo, mortigante unu el si. La ksenomorfa flava kaj acida sango de la mortulo fandas la ĉelan plankon kaj ebligas eskapon. La defio por la kontrabandistoj, baldaŭ reatingitaj de Ripley, estos reveni bonfarte al la Betty. Homforma roboto, Call, modifas la vojiron de la USM Auriga (kiu normale iris al Tero) kaj programas eksplodon de la ŝipo. Ripley 8 retrovas siajn ksenomorfajn gefratojn kaj ekscias ke pro la interŝanĝo de DNA, la alien-a reĝino heredis de homa graveda sistemo kaj naskas krucaĵon inter ksenomorfo kaj homo. Sed tiu nova infano mortigas sian patrinon kaj montras korinklinon por Ripley. Ripley hastas forfuĝi al la Betty sed la kreitaĵo kaŝe sekvas ŝin, kaj kiam ŝi retroviĝas interne de la spacoŝipo malproksimiĝanta de la USM Auriga, Ripley devas alfronti sian "idon" kaj kaĉigas kaj sendas ĝin en la spacan malvarmon. Post eksplodo de la USM Auriga, la Betty surteriĝas apud dezertiga Parizo kun kvar ŝipanoj.

? Alien 5 redakti

Sigourney Weaver, Ridley Scott kaj James Cameron diris ke ili eventuale dezirus daŭrigi la sagaon, sed ĝi nun estas nura rumoro.

Rilataj fikciaj universoj redakti

La Ksenomorfo (Alien) redakti

Videoludo redakti

Subjektivaj pafludoj redakti

Aventuraj ludoj redakti

Platformaj ludoj redakti

Komiksoj redakti

La Dark Horse Comics senĉese publikigas komiksojn de 1988. Male de pluraj kinaj universoj, la komiksajn adaptadojn aŭtoris famaj verkistoj kiel Mike Mignolia, Chris Claremont, Richard Corben, Eduardo Risso kaj Dave Gibbons. Ilia talento ebligis ilin krei malbanalajn intrigojn kiuj ne simple kopias la kinan scenaron.

Rolludo redakti

  • 1991 Alien de David McKenzie, Toni Dennis. Leading Edge Games eldono.

Noveloj redakti

Alan Dean Foster verkis tri novelojn laŭ la tri scenaroj de la filmoj. Kaj A.C. Crispin verkis la adapto de Alien 4.

Eksteraj ligiloj redakti