Aligatoro

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aligatoro
Nordamerika aligatoro
Biologia klasado
Regno: Bestojj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Krokodiluloj Crocodilia
Familio: Aligatoredoj Alligatoridae
Genro: Aligatoro Alligator
Daudin, 1809
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aligatoro (Alligator)[1] estas genro de granda krokodilulo vivanta en riveroj de Nordameriko kaj Azio. La plej konata estas misisipa aligatoro (Alligator mississippiensis), kiu atingas eĉ 6 metrojn. Antaŭ la homo ĝi kutime fuĝas, sed atakas brutojn kaj entiras ilin en la akvon. Ĝi estas farme bredata pro altkvalita haŭto.

Malpli multe konata estas la Ĉina aligatorojangvzia aligatoro (Alligator sinensis).

En Esperantujo, aligatoro povas ankaŭ signifi "homo, kiu aligatoras".

Etimologie, la vorto "aligatoro" venas el la angla, alligator, kiu siavice venas el la hispanaj vortoj el lagarto, signifanta "la lacerton", la nomo kiun donis al ili hispanaj esploristoj kaj kolonianoj en suda Florido.

Kladogramo laŭ Brochu (1999)[2]
Aligatoro 

 A. prenasalis




 A. mcgrewi




 A. olseni




 A. sinensis




 A. mefferdi



 A. mississippiensis







Alligatoracp.jpg
Gatrhole.jpg
aligatoro en la Bobena Kanjona Rezervujo en suda Teksaso


ReferencojRedakti

  1. aligatoro en vortaro.net
  2. Christopher A. Brochu (1999). “Phylogenetics, taxonomy, and historical biogeography of Alligatoroidea”, Society of Vertebrate Paleontology Memoir (en) 6, p. 9–100. doi:10.1080/02724634.1999.10011201. 

Eksteraj ligilojRedakti