Aliste estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la okcidento de la provinco, angule kun la nordorienta angulo de Portugalio inter Sanabria norde kaj Sayago (sude).

Aliste
regiono • komarko de Hispanio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 7 049  () [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 6° 18′ U (mapo)41.78333333-6.3Koordinatoj: 41° 47′ N, 6° 18′ U (mapo) [+]
Areo 1182,79 km² ( 118 279 ha) [+]
Aliste (Hispanio)
Aliste (Hispanio)
DEC
Aliste
Aliste
Situo de Aliste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aliste (comarca) [+]
vdr
Aliste en la okcidento de la provinco Zamoro.
La rivero Aliste tra Pobladura de Aliste.

La nomo "Aliste" devenas el "aliso" hispanlingva vorto por alno. Oftas arbonomoj por loknomoj en tiu areo. Tiuokaze ĝi nomas la riveron Aliste, kiu siavice nomas la komarkon. Tiu rivero kaj la Sierra de la Culebra (Montaro de la Serpento) estas la du geografiaj aksoj de la komarko.

Priskribo redakti

Ĝi havas totalan loĝantaron de 7 541 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Alcañices. Ekde la 1970-aj jaroj okazis forta fenomeno de senloĝigo pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.

Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia. Lupoj aperas en la antropologia kaj etnologia heredo, kaj ankoraŭ vivas en la ĉirkaŭoj.

Municipoj redakti

Historio kaj ekonomio redakti

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj rura turismo: naturaj pejzaĝoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti