Alka Yagnik (angle Alka Yagnik, hindie अलका याज्ञनिक, n. la 20-an de marto 1966, Kolkato, Okcident-Bengalio, Barato) estas (kune kun Lata Mangeshkar kaj Asha Bhosle) unu el la plej famaj sonreproduktadaj kantistinoj (playback kantistinoj) el la hinda kinoarto (Bollywood).

Alka Yagnik
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1966 (1966-03-20) (58-jaraĝa)
en Kolkato
Lingvoj hindia
Ŝtataneco Barato
Alma mater Modern High School for Girls
Okupo
Okupo aktorokantistokomponisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.alkayagnik.co.in/
vdr

Ŝi ricevis rekordan nombron de filmpremioj, interalie la Filmfare Award for Best Female VoiceOver (kune kun Asha Bhosle). Ambaŭ gajnis tiun premion sep fojojn. Ŝi estis dufoje gajninto de la Nacia Kino-premio, samkiel de pluraj aliaj muzikpremioj.

Ŝi registris kantojn por pli ol 1000 hindaj filmoj [1] kaj kantis pli ol 2000 kantojn en pli ol 20 lingvoj de Barato: krom en la hinda, ankaŭ ekzemple en la bengala, panĝaba, marata, telugua, tamila, bojpura kaj la malajala.

Ŝi estis tre populara en la 1990-aj jaroj. Ŝi ofte kantis duetojn kune kun la kantistoj Udit Narayan kaj Kumar Sanu.

Vidu ankaŭ redakti

Multlingveco en muziko

Oficialaj ligiloj redakti

Oficiala retejo Arkivigite je 2021-02-18 per la retarkivo Wayback Machine de Alka Yagnik

(en) Alka Yagnik - kategorio de bildoj, filmetoj aŭ muziko en la Krea Komunaĵo

Referencoj redakti

  1. «Alka Yagnik». IMDB. Retrieved 2011-08-09.