La alkoloidoj estas organikaj kombinaĵoj de plantoj kun forta efiko je la besta organismo. Ili estas komplikaj, N-entenaj, bazaj, plej ofte venenaj materialoj.

LSD

La plimulto de la alkaloidoj estas senkolora, senodora, kristala materialo. Ili solviĝas en maldensa acido, tiel ili estas eltireblaj el la dispecigitaj partoplantoj per ili. Ili ne solviĝas en akvo.

Ankaŭ alkaloido estas la nebaza alkaloido de la pipro (piprino) kaj la neŭtrala (nevenena) kafeino en kafo.

La rolo de la alkaloidoj en la plantoj estas ankoraŭ esplorata, sed la plibonigoj rezultis plantojn senalkaloidajn, kio montras ilian malhaveblecon. La venenaj alkaloidoj eble servas kiel defendaĵoj kontraŭ herbovoraj bestoj.

Grupigo redakti

La alkaloidojn oni povas grupigi surbaze de:

  • kemia strukturo
  • aminoacido, kies derivaĵo ĉiam estas alkaloido
  • plantoj kaj plantopartoj, kiuj entenas la alkaloidojn

Konataj alkaloidoj redakti

Kelkaj konataj alkaloidoj estas jenaj:

Eksteraj ligiloj redakti