La alkazabo[1] (de la araba qasaba, قصبة, 'fortikurbo') estas fortikita konstruaĵaro ene de murega urbo, kies funkcio estis la milita defendo. Ili oftas tra la tuta teritorio regata de Islamo.

Alkazabo de Almería
Alkazabo de Málaga

En la sudo de Hispanio, kiu ricevis araban influon inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj, ekzistas alkazaboj en Almería, Antequera, Badajoz (la plej etenda de Eŭropo), Granada, Guadix, Málaga kaj Mérida.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.

Eksteraj ligiloj redakti