Alkiono (filino de Atlanto)

Eble vi serĉas Alkionon, filonon de dio de vento Eolo.

Alkiono
Plejadoj
Informoj
Sekso ina
Patro Atlaso
Patrino Plejono
Kunulo Pozidono • Anthedon
Infanoj Hyperes • Aethusa • Hyrieus • Anthas • Anathamus • Glaŭko
vdr
Alkiono kaj ŝiaj fratinoj, aŭtoro: Elihu Vedder (1836–1923)

Alkiono, en (antikva greka lingvo ἉλκυόνηAlkyone, en latina lingvo Alcyone) estas en la helena mitologio filino de Titano Atlaso kaj Plejono, filino de Titano Oceano.

Alkiono estis unu el sep fratinoj Plejadoj. Ŝiaj fratinoj estis Maio, Elektro, Tajgeto, Meropo, Kelaino kaj Asteropo. Al sia amanto, dio Pozidono, ŝi naskis laŭ diversaj antikvaj fontoj filinon Ethuson kaj filojn Hireon, Hiperenoron Hiperon kaj Antason. Kiam fratinoj de Plejadoj, Hiadoj mortturmentiĝis pro morto de sia frato Hiaso, ankaŭ ili sin mortigis kaj la plej alta dio Zeŭso poste prenis ilin sur firmamenton kaj transformis en stelojn Plejadojn, kiuj sur la ĉielo brilas ĝis nun.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alkyoné (dcera Atlanta) en la ĉeĥa Vikipedio.