Malfermi la ĉefan menuon

Alkmaar

municipo en Nord-Holando, Nederlando
ISO

Ltspkr.pngAlkmaar estas urbo kaj municipo en la nederlanda provinco Nord-Holando (Noord-Holland). Ĝi i.a. estas konata pro la fromaĝo-bazaro kiu okazas ekde la unua vendredo en aprilo ĝis inkluzive la unua vendredo en septembro, ĉiun vendredomatenon de la 10-a horo - 12-a horo. Ĝi estas unu el la kvar fromaĝobazaroj, kiuj ankoraŭ ekzistas en Nederlando. La bazaro okazas antaŭ la Waag (pesejo), kiu ankaŭ servas kiel loko por la Holanda Fromaĝomuzeo kaj la turisma oficejo. En la urbo aktivas inter alie la futbalklubo Alkmaar Zaanstreek (AZ).

Municipo Alkmaar

Flago de la municipo Alkmaar

Blazono de municipo Alkmaar

Flago de la municipo Alkmaar Blazono de municipo Alkmaar
Situo de la municipo Alkmaar
Provinco Nord-Holando
Urbestro Piet Bruinooge
Ĉefloko Alkmaar
Areo
 - Tero
 - Akvo
31,22 km²
30,22 km²
1 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
94.216 (1-a de julio 2006)
3118 loĝ./km²
Geografia situo 52° 38′ N, 4° 45′ O52.6333333333334.75Koordinatoj: 52° 38′ N, 4° 45′ O
Gravaj trafikaj arterioj A9 N9 N203 N242 N243 N244 N245 N508 N510 N512
CBS-municipokodo 0361
Telefona kodo 072
Poŝtkodo 1800–1831
Oficiala retejo http://www.alkmaar.nl
Information icon.svg
vdr

FamulojRedakti

ĜemelurbojRedakti

La Esperanto-klubo Alkmaro havas kontaktojn kun 3 Ĝemelurboj, nome: Tata en Hungario, Darmstadt en Germanio kaj Troyes en Francio. Tiuj kontaktoj devenas el la oficialaj komunumaj kontaktoj inter la urboj. En la Klubo ni havas ankaŭ membrojn el la ĉirkaŭaĵo, i.a. el Heerhugowaard. Kaj tiu municipo havas rilatojn kun Kalisz, Pollando (tial ni ĉiam ankaŭ invitas la Esperantistojn el Kalisz), kaj kun la Esperanto-Grupo de Brescia (Breŝo), Italio.

EsperantoRedakti

La nomo de la bulteno de la Esperanto-klubo el Alkmaar estas Fromaĝokloŝo.

EsperantistojRedakti

 
Mapo de Alkmaar el 1652
 
La urbo-oficejo de Alkmaar
 
Urbdomo
 
La Akcizoturo ĉe la Bierkajo
 
Fromaĝofoiro en Alkmaar (2001)
 
Fromaĝofoiro en Alkmaar
 
Geestmolen (Spiritmuelejo)
 
De Ambachtsmolen (Metia muelejo)

ReferencojRedakti