La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, Alko (el la greka Αλκη) estis dajmonino kiu personigis la dumbatalajn forton, lertecon kaj kuraĝon. Same kiel multaj aliaj malbonaj staĵoj, ŝi estis filino de Eriso (Malkonkordo), sen interveno de alia.

Alko estis unu el la spiritoj kiu donis ĝian terurigan povon al la Egido, la protekinta mantelo aŭ ŝildo de Zeŭso. La ceteraj estis Fobo, Eriso, Joko kaj la kapo de la gorgono Aikso[1].

Oni konsideris ŝin unu el la Maĥoj, militemaj spiritoj kiuj akompanis Areson dum liaj kampanjoj. Ili partoprenis la dumbatalan konfuzon, kune kun aliaj teruraj estaĵoj kiel Fobo, Enjo, la Androktasioj aŭ la Keresoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Homero. Iliado, 5.738.