Cossonay

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Allens)

Cossonay estas historia urbo kaj komunumo en la Distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3413 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Cossonay
Blazono de Cossonay
Blazono de Cossonay
Blazono de Cossonay
Aviadila vido de Cossoney
Aviadila vido de Cossoney
Aera vido de Cossonay
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 36′ 50″ N 06° 30′ 32″ O / 46.61389 °N, 6.50889 °O / 46.61389; 6.50889 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 50″ N 06° 30′ 32″ O / 46.61389 °N, 6.50889 °O / 46.61389; 6.50889 (mapo)
Areo 8,29 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 1304 Allens
1304 Cossonay
Komunumkodo 5477
Mapo de Cossonay
Situa mapo de Cossonay
vdr

Geografio redakti

Cossonay situas sude de la Ĵurasa Montaro en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando okcidente de la regiono Centro de Vaŭdo, en distanco de proksimume 16 kilometroj nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, kaj 58 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. Tra la komunumo fluas la rivero Venoge, kiu formas la orientan komunumolimon. En okcidento de la komunumo apud la Arbaro de Sépey situas la Lageto de Sépey, kiu estiĝis el iama argilminejo kaj nun estas naturrezervejo kaj grava protektejo de amfibioj. La komunumo konsistas el la urbo Cossonay-Ville kaj la vilaĝeto Allens. La vilaĝo Cossonay-Gare, kie situas la stacidomo, troviĝas tamen sur la teritorio de la najbara komunumo Penthalaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,29 km², de kiuj 20,7% estas kovritaj de arbaro, 63,3% servas por agrikulturo kaj 14,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cossonay limas en nordo al Dizy, en nordoriento al Lussery-Villars, en sudoriento al Penthalaz, en sudo al Gollion, en sudokcidento al Senarclens kaj en nordokcidento al La Chaux.

Trafiko redakti

Tra Cossonay pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe, la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Morges al la Lago de Joux, kaj de la urbocentro la kantona ĉefvojo n-ro 124 kondukas al Nyon. La alveturejo Cossonay al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. La stacidomo Cossonay-Gare situas sur la teritorio de la najbara komunumo Penthalaz. De tie funikularo kondukas la la urbocentro de Cossonay-Ville.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cossonay datiĝas el la jaro 1096 kiel Cochoniacum. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj de romia biendomo kaj de fru-mezepoka tombejkampo. En la jaro 1096 la Senjoro Ulriko de Cossonay donacis la preĝejon, kiu situis sur sia propra havaĵo al la Abatejo Romainmôtier. En tiu sama dokumento aperas mencio pri la Burgo de Cossonay. En la 13-a jarcento Cossonay ricevis de Savojo urborajton. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cossonay apartenis al la Voktejo Morges kaj estis sidejo de subvokteja tribunalo. Post la revolucio Cossonay fariĝis ĉefurbo de la Distrikto Cossonay, kiu estis nomita laŭ la urbo. Surbaze de la administra reformo de 2006 la Distrikto Cossonay estis malfondita kaj la urbo atribuita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti