Allier
Allier [alje] estas la plej norde situanta el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km2 kaj havas 343 431 loĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier, kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins. La departemento enhavas 317 komunumojn.
Allier | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 03 |
Prefektejo | Moulins |
Subprefektejoj | Montluçon Vichy |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Claude Riboulet (UDI)[1] |
Prefekto | Arnaud Cochet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 343 431 (2013) |
Loĝdenso | 46,8 loĝ./km2 |
Areo | 7 340 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 21 |
Komunumoj | 317 |
La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.
Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.
Kelkaj vidindaĵoj: Moulins kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy, kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.
ArondismentojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.allier.pref.gouv.fr
- http://www.cg03.fr Arkivigite je 2002-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.tourisme.fr/carte/carte-departement-Allier.htm Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.pays-bourbon.com
- ↑ [france3regions-20170925-[info-bouton1] "Claude Riboulet succède à Gérard Dériot à la tête du Conseil départemental de l’Allier"], France 3, 25.09.2017.