Allin Cottrell

usona ekonomikisto

Allin COTTRELL (26-a de Junio 1953 en Skotlando) estas profesoro pri ekonomiko en la usona Wake Forest Universitato.[1]

Allin Cottrell
Allin Cottrell.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1953 (1953-06-26) (68-jara)
en Irvine
Lingvoj angla
Loĝloko SkotlandoUsono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato de Edinburgo
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata profesoro • programisto
Verkoj Gretl
TTT
Retejo https://users.wfu.edu/cottrell/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li studis politikan sciencon, filozofion kaj ekonomikon en Oksforda Universitato, kaj doktoriĝis en la Universitato de Edinburgo.[1]

Liaj ĉefaj interesoj estas historio de ekonomika pensaro (Marx kaj Keynes partikulare), makroekonomiko, kaj teorio de ekonomia planado.[1]

Li estis kunverkisto kun ekonomikisto Paul Cockshott de la libro Towards a New Socialism (Al nova socialismo), en kiu ili forte proponas la uzadon de kibernetiko por efika kaj demokratia planado de kompleksa socialisma ekonomio.[2] [3]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kurzbiographie auf der Wake Forest University Webseite (angle) Alirita la 25an de Julio 2021.
  2. Allin Cottrell & W.Paul Cockshott, Towards a new socialism (Nottingham, England: Spokesman, 1993). Alirita la 25an de Julio 2021.
  3. El tiu verko derivas la esperanta publikaĵo: Paul Cockshott kaj Allin Cottrell: Socialismo fareblas. Alternativoj el la komputilo. Kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 348 paĝoj, ISBN 978-2-36960-009-1 (= MAS-libro 114).