Allondon estas franca-svisa rivero, longa je ĉirkaŭ 22 km, kiu alfluas la dekstran bordon de Rodano.

Allondon
rivero
Bazaj informoj
Longeco 22 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Ĝenevo
Map
vdr
Fonto de Allondon en Échenevex

Ĝi fontas en franca departemento Ain, sur la deklivoj de montoj Ĵuraso, je 565 m de alto apud la urbo Échenevex, kaj trafluas urbon Saint-Genis-Pouilly.

Ĝi tie ricevas la akvojn de rojoj Fion, Lion, Nant de l'Ecra.

Ĝi preterfluas la landlimon inter Francio kaj Svisio kaj eniras en la Kantono Ĝenevo, ĉe la komunumo de Dardagny, tie ĝi ricevas rojojn Roulave, Missezon kaj Cret; kaj ĝi alfluas Rodanon.