Allsprachendienst Esperanto GmbH

Allsprachendienst Esperanto GmbH estas tradukfirmao svisa fondita en 1992 de la lingvisto lic. phil. Dietrich Michael Weidmann sub la nomo Weidmanns Mondo-Servo. En 1995 ĝi registriĝis en la komerca registro sub la nomo Allsprachendienst Weidmanns Mondo-Servo kaj 2007 transformiĝis al societo kun limigita respondeco (SLR) sub la aktuala nomo Allsprachendienst Esperanto GmbH kun sidejo je Akazienstrasse 6 en 8034 Zuriko. La firmao nuntempe laborigas 162 liberajn tradukistojn el la tuta mondo kaj ofertas tradukojn por plej diversaj lingvo-kombinoj precipe nature por la svisaj lingvoj. Krom tradukojn Allsprachendienst Esperanto GmbH ankaŭ ofertas interpretistajn servojn, eldonas Esperanto-literaturon kaj produktas CD-diskojn kaj filmojn, kaj mastrumas la Esperanto-Librejon Zuriko. Al la klientaro de Allsprachendienst Esperanto GmbH apartenas multaj renomaj svisaj firmaoj, kiel ekzemple la Svisa Poŝto kaj la svisa nacia telefonkompanio Swisscom, la zurikaj tribunaloj, svisaj kaj zurikaj ŝtataj aŭtoritatoj, bankoj, advokatoj, konstrufirmaoj ktp. En la oficejo de Allsprachendienst Esperanto GmbH troviĝas nuntempe ankaŭ la sidejo de Esperanto-Societo Zuriko kaj okazas regule Esperanto-kursoj. Granda parto de la kunlaborantoj de Allsprachendienst Esperanto GmbH parolas Esperanton kaj la firmao aktive utiligas Esperanton en la traduklaboro kiel pontlingvo kaj diskutlingvoj inter tradukistoj. Allsprachendienst Esperanto GmbH estas ekzemplo de sukcesa esperantista firmao. En Zuriko ĝi troviĝas hodiaŭ inter la plej ĉefaj tradukservoj.

Allsprachendienst Esperanto
Allsprachendienst Esperanto
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo SLR svisa
Fondita en 1992
Sidejo Uster (Svislando)
Agokampo tradukado
TTT allsprachendienst.ch
vdr
Iama sidejo de Allsprachendienst Esperanto GmbH en Zuriko

Ekde somero 2008 la sidejo de Allsprachendienst estas en Uster, kie la familio Weidmann akiris domon.

Ek de 2015 Allsprachendienst Esperanto GmbH eldonas en kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo la kvarlingvan duonjaran revuon Svisa Espero - Revuo pri daŭripovo kaj lingvopolitiko, kies artikoloj aperas en la franca, itala aŭ germana ĉiam kun Esperanto-traduko. En 2016 en la eldona fako de Allsprachendienst Esperanto GmbH aperos la du volumoj de Heidi de Johanna Spyri, nome "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" kaj "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis".

Eksteraj ligiloj redakti