Congosto

(Alidirektita el Almázcara)

Congosto [konGOSto] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Congosto
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24398
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 436  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 6° 31′ U (mapo)42.617777777778-6.52Koordinatoj: 42° 37′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 36,81 km² (3 681 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Congosto (Provinco Leono)
Congosto (Provinco Leono)
DEC
Congosto
Congosto
Situo de Congosto
Congosto (Hispanio)
Congosto (Hispanio)
DEC
Congosto
Congosto
Situo de Congosto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Congosto, León [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Sanktejo Vírgen de la Peña.
Monaĥejo de San Miguel de las Dueñas.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almázcara, Cobrana, Congosto kaj San Miguel de las Dueñas, okupas totalan areon de 36,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 431 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, post akiri 700 antaŭ tio pro funkciado de ferminoj. Ĝi distas 109 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Toreno, Bembibre, Cubillos del Sil, Ponferrada, Castropodame kaj Molinaseca.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la jaroj 970-980 pere de instalado de monaĥinejo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj turismo. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo de monaĥejoj, ermitejoj, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti