Alma Karlin

slovena ĵurnalistino kaj poetino

Alma Maximiliana KARLIN (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1889 en Celje (iame nomata Cilli), mortinta la 14-an de januaro 1950 en Pečovnik apud Občina Štore, nun Slovenio) estis germanlingva aŭstra-hungara kaj jugoslavia verkistino, etnografo, poeto, ĵurnalistino, tradukistino, poliglotino, mondvojaĝantino, kolektanto, teozofo, spiono[1] kaj esploristino.

Alma Karlin
Persona informo
Alma Karlin
Naskonomo Alma Ida Wilibalda Maximiliana Karlin
Naskiĝo 12-an de oktobro 1889 (1889-10-12)
en Celje
Morto 14-an de januaro 1950 (1950-01-14) (60-jaraĝa)
en Pečovnik,  Federal People's Republic of Yugoslavia
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Federal People's Republic of Yugoslavia • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de vojaĝa literaturo • poeto • ĵurnalisto • kolektanto • vojaĝisto • teozofo vd
Laborkampo poeziovojaĝa literaturo • kreiva kaj profesia verkado • kolektadovojaĝoteozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Itineroj de Karlin

Ŝi famiĝis en la periodo inter la du mondmilitoj kiel la plej legata germanlingva vojaĝverkistino. Alma Karlin vojaĝis kvin kontinentojn en la 1920-aj jaroj malgraŭ severa handikapo.

Kvankam ŝi estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo (1933) fare de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, tamen ŝi restis dum la komunista periodo (1945-1991) malbone konata. Tiu malbona konateco okazis ĉar en ka tiutempa Regno Jugoslavio, la mondvojaĝanto estis konsiderata suspektinda kaj ĉar ŝi parolis kaj verkis en la germana, kaj malgraŭ ke ŝi estis la sola germanlingvanino en Celje kiu malkaŝe kontraŭbatalis la naziojn, sed ŝi ankaŭ malkaŝe kondamnis komunismon[1]. Tiu forgeso daŭris ĝis Slovenio akiris sendependecon ke ŝi kaj ŝiaj libroj estis retrovitaj kaj tradukitaj al la slovena.

Centra Biblioteko de Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljana eldonis la libron Alma – La mondo antaŭ la hejma sojlo kiu pritraktas la vivon de Alma Karlin, unu el la unuaj eŭropaj virinoj, kiuj sole vojaĝis tra la tuta mondo[2].

Vivo redakti

Post infaneco kun malsanoj la filino de frue mortinta aŭstra oficiro kaj instruistino[3]. Kvankam Alma estis de slovena deveno, la hejma lingvo estis la germana, kio tiutempe estis ofta fenomeno, precipe ĉar ambaŭ ŝiaj gepatroj estis ŝtatoficistoj en la aŭstra-hungara regno. Alma kreskis en medio en kiu la germana lingvo dominis, sed konsideris sin plejparte aŭstra, prefere ol etne germana aŭ slovena.

Ŝi trapasis la ekzamenon pri instruista kapableco jam en la aĝo de 18 jaroj por la lingvoj angla kaj franca. En 1908 ŝi forlasis la domon de siaj gepatroj kaj ekiris al Londono kie ŝi vivtenis ŝin kiel tradukistino kaj instruistino de la germana. Tie ŝi ankaŭ studis la norvegan, svedan, danan, anglan, francan, hispanan, italan kaj rusan kaj lernas la ĉinan, la japanan kaj la sanskriton[1].

Dum la Unua mondmilito ŝi devis fuĝi kaj vivis provizore en Svedio kaj Norvegio[4] kie ŝi studis etnologion kaj natursciencojn. Reveninte hejmen ŝi fondis lingvolernejon kaj verkis eseojn, artikolojn kaj romanojn. En 1919 ŝi revenis hejmen, al Celje, kiu jam estis parto de la Regno de Jugoslavio.

Inter 1919 kaj 1927 ŝi entreprenis vojaĝon tra la tuta mondo de kiu ŝi alportis multon interesan kiu videblas hodiaŭ en muzeo en Celje. Dumvojaĝo ŝi konfrontiĝis al neĉesanta monomanko, ofta malsato, perdo de komenca naiveco koncerne pacon interrasan kaj rolon virinan. Kaŭzo de reveno estis la informo pri malsaniĝo de la patrino. Ŝi ankaŭ konatigis novajn aferojn kaj esplor-rezultojn etnologiajn hejme - sed ankaŭ ekmalsaniĝis pro la longaj itineroj. Ekde 1932 ŝi kunvivis kun sia sveda amikino, helpantino kaj ilustristino Thea Gamelin[5]. Karlin faris multajn prelegojn en tuta Eŭropo, ankaŭ en feminismaj kluboj, vivante dum la Dua mondmilito en Dalmatio. En 1934 ŝi finis la verkadon de ekzotikaj romanoj kaj koncentriĝis pri okultismo kaj prahistoriaj civilizoj. En pli postaj jaroj, precipe dum 2-a Mondmilito, ŝi konvertis al katolikismo.

Rezisto kontraŭ la germana nacisocialismo kaj komunismo redakti

Por protesti kontraŭ la nacisocialismo ŝi ne plu volis verki en la germana kaj por la germana gazetaro. En la jaroj 1937–1938, la franc-germana ĵurnalisto kaj kontraŭ-nazia verkisto Hans Joachim Bonsack trovis rifuĝon en ŝia domo.

Ekde 1941 ŝiaj verkoj estis malpermesitaj kaj bruligitaj en Germanio. Ŝi estis arestita dum la nazia okupado kaj sendita al tendaro, sed kun la helpo de la kontaktoj de sia kunulino Thea Schreiber-Gamelin, ŝi eskapis la vojon al nazia koncentrejo kaj povis reveni al Celje, kie ŝi restis sub hejmaresto. En aŭtuno 1944 ŝi aniĝis al la partizanoj malfavorante komunismon[5] por havi la ŝancon esti sendita al Bari (Italio), kiu estis jam kontrolita de la britoj tiutempe, sed la komunistaj gerilanoj ne permesis al ŝi fari tion.

Ĝis la fino de la milito, ŝi vivis en Dalmatio, post kiu ŝi moviĝis reen al Zagrad. Tamen ŝia vilao estis konfiskita de la ŝtato kaj ŝi devis vivi en tre modestaj kondiĉoj en la vilaĝeto Pečovnik apud Celje kune kun ŝia sveda kunulino Thea Schreiber-Gamelin.

Verkaro redakti

Ŝi aŭtoris pli ol 37 librojn kaj multaj ŝiaj artikololoj, poemoj, notskriboj, noveloj kaj skizoj ankoraŭ ne estas publikigitaj.Kune kun tradukoj ĝis nun aperis 78 ŝiaj verkoj[6]. Multaj el ŝiaj verkoj ankoraŭ devas esti publikigitaj; la plej multaj el ili estas konservitaj en la Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio kaj en la Ŝtata Biblioteko de Berlino.

Ŝi postlasis pli ol 500 poemojn, pli ol 40 manuskriptojn, multajn plenskribitajn notlibrojn, kolekton de templokantoj el la tuta mondo, ŝtofkolekton, artaĵojn, armililojn, oraĵojn, konkojn, herbariojn. Kelkaj el ŝiaj verkoj ankaŭ estas interesaj de etnologia perspektivo ĉar ŝi zorge priskribis la kulturojn de malsamaj popoloj.

  • Mein kleiner Chinese, Dresden, Verlag Deutsche Buchwerkstätten, 1921, nova eldono Berlino: Hofenberg, 2021, ISBN 978-3-7437-3867-6
  • Einsame Weltreise (Soleca mondvojaĝo), 1928; eldono 1932 (Digitalisat) Nova eldono: Berlino: AvivA, [2019], ISBN 978-3-932338-75-5
  • Im Banne der Südsee, 1930. Nova eldono: Berlino: AvivA, [2020], ISBN 978-3-932338-78-6
  • Drachen und Geister, Berlin, Frundsberg Verlag, 1930
  • Der Götze, 1931
  • Mystik der Südsee, Berlin-Lichterfelde, Hugo Bermühler Verlag, 1931
  • Der Todesdorn, 1933
  • Windlichter des Todes, Leipzig, Hesse und Becker Verlag, 1933
  • Into-Yo-Intec, 1934
  • Tränen des Mondes, 1935
  • O ioni San, Vroclavo, Heydebrand Verlag, 1936
  • Vier Mädchen im Schicksalswind, Leipzig, Grethlein & Co., 1936
  • Kleiner Frühling, Leipzig, Max Möhring Verlag, 1937
  • Der blaue Mond, Leipzig, Max Möhring Verlag, 1938
  • Der Becher des Vergessens, Leipzig, Max Möhring Verlag, 1938
  • Erlebte Welt, das Schicksal einer Frau. Durch Insulinde und das Reich des weißen Elefanten, durch Indiens Wunderwelt und durch das Tor der Tränen, Verlag Wilhelm Köhler, Minden i. W./ Berlin/ Leipzig, ĉ. 1938
  • Ein Mensch wird auf dem Weg zur Weltreisenden, Berlin, AvivA, [2018], ISBN 978-3-932338-69-4

Poligloto redakti

Aldone al ŝia denaska lingvo la germana, ŝi lernis 14 fremdajn lingvojn interalie dum ŝi studis en Graz, Parizo kaj Londono[4]. En Londono ŝi studis ok lingvojn: angla, franca, itala, dana, norvega, hispana, rusa kaj la latinan[7]. Ŝi ellernis ankaŭ Esperanton[6]. Pli poste ŝi ankaŭ komencis studi la araban, la persan, la japanan, la ĉinan kaj la sanskriton[6]. Ŝi fondis lingvan lernejon kaj komencis kompili vortaron en 10 lingvoj. Si plej multe verkis en la germana kaj angla lingvoj, sed ankaŭ en la slovena, kiu estis la lingvo de ŝia socia medio[6].

Honoro redakti

Post 1990 ekestis nova publika intereso pri ŝi en la hodiaŭ sendependa Slovenio. En Celje estis starigita antaŭ la stacidomo ĉefa statueto de ŝi kun kofro.

En Germanio, Svislando kaj Aŭstrio oni fondis societojn de Alma Karlin kie kunvendadis admirantoj de ŝiaj verkoj[6].

En 2015 la slovena poeto, verkisto kaj tradukisto Milan Dekleva publikigis "Civitanino de la mondo" ( germane: Die Weltbürgerin), biografian romanon pri la vivo de Alma Karlin, kiu estis publikigita en la germana en 2017 de la eldonejo Klagenfurt Drava Verlag en traduko de Klaus Detlef Olof[8].

En 2021/2022, la Weltmuseum Wien prezentis ekspozicion pri Alma M. Karlin kunlabore kun la regiona muzeo de Celje[9].

Literaturo redakti

  • (germana) Milan Dekleva, Die Weltbürgerin. Romano pri Alma Karlin, tradukita el la slovena fare de Klaus Detlef Olof;kun postparolo de Jerneja Jezernik, Klagenfurt am Wörthersee : Drava, 2017, ISBN 978-3-85435-836-7.
  • (germana) Marijan Pušavec, Jakob Klemenčič, Alma M. Karlin – Weltbürgerin aus der Provinz, traduko el la slovena fare de Erwin Köstler, Bahoe Books, Wien 2020

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (de) Doris Akrap, «Reiseschriftstellerin Alma Karlin: Lesbe, Spionin und merkwürdige Frau», Die Tageszeitung: taz,‎ la 29-an de julio 2018 (ISSN 0931-9085.
  2. (eo) Vivo de valora virino rakontita en nova libro
  3. (sl) «Alma M. Karlin: "Nenavadna ženska" kot Kolumbova hči» [arkivo], RTVSLO.si
  4. 4,0 4,1 (de) Corina Kolbe: "Ich will ja nicht gehen, aber ich muss", Der Spiegel, la 22-an de Novembro 2019.
  5. 5,0 5,1 (de) Karl-Markus Gauss: Ein Mädchen mit «unrichtig eingehängten Augen» wird zu einer der berühmtesten Reiseschriftstellerinnen. En: Neue Zürcher Zeitung. la 23-an de januaro2021.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 (eo) Mojiceja Bonte, Alma – La mondo antaŭ la hejma sojlo, eld. Centra Biblioteko de Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljana, 2021, ISBN 9789616557108
  7. (slovena) "Alma M. Karlin:" Nenavadna ženska "kot Kolumbova hči". MMC RTV Slovenio. la 12-an de januaro 2011
  8. (de) Die Weltbürgerin, Verlagsankündigung des Romans über Alma Karlin (La Civitano de la Mondo, eldoneja anonco de la romano pri Alma Karlin).
  9. (de) Alma M. Karlin - Einsame Weltreise, Weltmuseum Wien, 2021

Rilataj artikoloj redakti

Vojaĝverkisto

Gertrude Bell

Eksteraj ligiloj redakti