Almanako

perioda, plej ofte ĉiujare aperanta publikaĵo

Almanako estas perioda, plej ofte ĉiujare aperanta publikaĵo pri difinita temo. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto prezentas ĝin kiel libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterantaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto, kio povas esti rakontoj, poemoj, anekdotoj.[1] Tamen ekzistas ankaŭ tute seriozaj publikaĵoj, de literatura aŭ alia specifa enhavo, kies ĉefa karakterizaĵo estas ke ili regule ripete publikiĝas en ĉiam sama, rekonebla grafika aspekto, sed malpli ofte ol ĵurnalomagazino, do ne ĉiutage, ne ĉiusemajne kaj eĉ ne ĉiumonate, sed pli-malpli ĉiujare (tio signifas minimume ĉiujn tri jarojn kaj maksimume trifoje en jaro, kiel aperas nun la esperantlingvaj Beletraj Almanakoj) kaj pli similas al libro ol al gazeto.

Oni komparu la koncepton kun jarlibro, kiu nek enhavas astronomiajn informojn nek ĉiutagajn detalojn. Tamen la konceptoj de almanako kaj jarlibro interfandiĝas, kaj la ekzakta enhavo pli dependas de la konkreta serio de ripetaj publikaĵoj ol de la titolo de almanako aŭ jarlibro: ekzemple la jarlibro de UEA inter la jaroj 1908 kaj 2018 ĉiujare en poŝlibra formato enhavis ĉefe multajn adresojn tutmonde kaj eĉ ne havis unusolan presitan koloran foton, aliaj esperantlingvaj jarlibroj kutime same estas ĉefe adresaroj, dum multaj jarlibroj de lernejoj estas grandformataj libroj, kiuj prezentas fotojn kaj nomojn de ĉiuj lernejanoj kaj ĉiuj instruistoj, kutime en kolora preso, kaj krome multajn raportojn pri apartaj eventoj en la lernejo de la lastaj 12 monatoj ĝis la publikiĝo, de teatraj prezentaĵoj kaj koncertoj, klasaj vojaĝoj al eksterlando, partoprenoj de lernejaj teamoj en sportaj turniroj aŭ reprezentiĝoj de lernejanoj en sciencaj aŭ kulturaj konkursoj. Pri aliaj specimenoj de literaturaj almanakoj vidu ekzemple la esperantlingvan Almanakon Lorenz aŭ la franclingve kaj portugallingve aperintan Garnier Almanakon.

Almanakoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti