Almeo laŭ PIV estas egipta dancistino k kantistino.

The Almeh by Jean-Léon Gérôme, 1873

AlmeoAlmeho (en egipt-araba عالمة , plurale عوالم el araba علم "koni, instruiĝi") estis la nomo de klaso de ĉiesulinoj aŭ inaj distristinoj en araba Egiptio, nome virinoj edukitaj por kanti kaj deklami klasikajn poezion kaj inteligente babiladi, konektitaj laŭ la muzikisto Alain Weber (1997) kun la qayna nome sklavaj kantistinoj de antaŭislama Arabio.[1] Ili estis edukitaj virinoj de bona socia etoso, trejnitaj por dancado, kantado kaj poezio, oftaj ĉe festivaloj kaj distrejoj, kaj ankaŭ dungitaj kiel funebristinoj ĉe funebroj.

En la 19a jarcento, la termino almeo estis uzata kiel sinonimo de ghawazi, nome la erotaj dancistinoj de la etno Dom kies prezentadoj estis malpermesitaj en 1834 fare de Muhammad Ali de Egipto. Kiel rezulto de la malpermeso, la dancistinoj ghawazi estis devigitaj ŝajnigi ke ili estas fakte awalim. Tradukita al la franca kiel almée, la termino iĝis kvazaŭ sinonima kun "ventrodancistino" en eŭropa orientismo de la 19a jarcento.

Notoj redakti

  1. Stavros Stavrou Karayanni. (2004) Dancing Fear and Desire: Race, Sexuality, and Imperial Politics in Middle Eastern Dance. Wilfrid Laurier University Press, p. 28–29. ISBN 978-0-88920-926-8.