Almonacid de Zorita

Almonacid de Zorita estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Almonacid de Zorita
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19118
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Elena Gordon Altares (Unidos por Almonacid)
Demografio
Loĝantaro 638  (2023) [+]
Loĝdenso 16,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 2° 51′ U (mapo)40.328888888889-2.8483333333333Koordinatoj: 40° 20′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 683 m [+]
Areo 44,90 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Almonacid de Zorita (Hispanio)
Almonacid de Zorita (Hispanio)
DEC
Almonacid de Zorita
Almonacid de Zorita
Situo de Almonacid de Zorita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almonacid de Zorita [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas almonacileño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 751 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,73 loĝ/km².

Situo redakti

Almonacid de Zorita estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, fakte en ties sudokcidenta pinto, je altitudo de 683 m super marnivelo; je 61 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 91 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44,90 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°19′44″N 2°50′54″Ok.

Geografio redakti

La rivero Taĵo fluas tra ĝia municipa teritorio, en kiu troviĝas la diglagoj de Bolarque, kie ekfluas la kanalo Taĵo-Segura en la kunfluejo kun la rivero Guadiela, kaj de la Bujeda y la atomcentralo José Cabrera, jam ne funkcianta.

Historio redakti

Ĝia antikveco datas el la 11-a jarcento, kaj ĝia historio estas tre ligata al la Ordeno de Kalatrava. Ĝi havis la titolon de villa kiel atestas ĝia pilorio.

En la urbeto loĝis kaj laboris kiel apotekisto la poeto León Felipe dum unu jaro komence de la 20-a jarcento, kaj tie skribis dum tiu periodo sian unuan libron Versos y Oraciones del Caminante.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 751, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almonacid de Zorita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almonacid de Zorita kie oni falis al la nunaj 751.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

 
Pordego de la preĝejo de Sankta Dominiko de Silos.

Temas pri municipo kun ampleksa historio kiu montriĝas laŭ nombraj konstruaĵoj de granda intereso el la mezepoko ĝis aliaj pli aktualaj sed same interesaj kaj gravaj. Estas religiaj konstruaĵoj kiel la konvento de la Concepción, la konvento de la Jezuitoj, la ermitejo de la Virgulino de la Lumo, la preĝejo de Sankta Dominiko de Silos, la templeto Humilladero (umiĝaDEro) kaj la ermitejo de Sankta Antono.

Menciindas civilaj konstruaĵoj kiel la domo de la Comendador, la pilorio, la Turo de la Horloĝo, la fontano de la ĉefa placo, la fontano de la Guberniestro kaj la fontano de la Koso, la portikaro ĉefa placo, la urbodomo, la palac-domo de la Grafino de Sankta Rafaelo, la lavejo kun ĝiaj fontanoj, la fonto kaj la lavejo de Sankta Antono, la sistemo de irigacio pere de kanaletoj kiuj trapasas la vilaĝon, la setlejo kaj diglago de Bolarque, la atomcentralo José Cabrera, la ekfluejo de la kanalo Taĵo-Segura (granda vorko de civila inĝenieriko, kiu okazigis enorman polemikon, kun la gigantaj pumpotuboj ĝis "la kameno", kiu elfluas ĝis la diglago de La Bujeda) kaj nombraj domoj kun fasadoj realigitaj el ŝtono kun ampleksaj pordegoj ortangulaj kun duoncirkla arko.

Militaj aŭ defendaj konstruaĵoj estas la restaĵoj de antikva murego kun la pordegoj de Zorita kaj de Sankta Maria kaj la restaĵoj de la rigardejo de la Tri Fostoj.

 
Diglago de Bolarque.

Ĉirkaŭajoj redakti

En ties ĉirkaŭoj estas lokoj de granda intereso kiel Zorita de los Canes kun ties kastelo kaj Rekopolo, visigota urbo de Rekaredo aktuale elfosata (je ĉirkaŭ 5 km). Pastrana (12 km) kun ĝia duka palaco de Pastrana, kie estis enfermita la Princino de Éboli. Albalate de Zorita estas situa je 3 km de Almonacid; ĝia tombejo estas ermitejo de la 13-a jarcento; menciindas ĝia bela preĝejo kaj la fontano de la dektri ŝprucoj.

Almonacid estas sur la deklivo de la monteto Ventanillas, kun siaj tri enigmaj montopintoj kiuj formas parton de la Montaro de Altomira de granda pejzaĝa valoro kaj hejmo de granda faŭno de granda intereso proponita por formi parton de la Reto Natura 2000 kaj speciala zono de protektado de birdoj (Protektita birda areo), kie videblas diversaj rabobirdoj, vulpoj, aproj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti